Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/195

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

post frumatena deĵoro. Li kaj lia juna edzino akceptis la du sinjorojn kun kora ĝentileco kaj aŭskultis kun granda bedaŭro kaj vigla intereso la rakonton pri la irado de la aferoj.

— Kia domaĝo, — ekkriis doktoro Cuadra, — ke mi ne povas akompani vin, kara sinjoro Marston! Caramba! Nenio, mi certigas vian moŝton, farus al mi pli grandan plezuron, ol ĉasi kune kun vi vian interesan kaptotaĵon sur la sovaĝejoj de mia naskiĝa ebenaĵo. Ĝuste tio, kion mi deziregus! Sed, se mi persone ne povas helpi al vi, sendube miaj amikoj povos. Pardonu; momenton.

Li iris al sia skribtablo kaj post nemultaj minutoj revenis, tenante en la mano du leterojn.

— Jen du prezentleteroj, — li diris, — kun fervoraj petoj al la adresitoj, proponi al vi ĉian eblan helpon. Tiu ĉi letero estas por mia patro, kies hacienda troviĝas en la malproksimeco de unutaga vojaĝo de Tepetlaxtoc. Kun li loĝas nevino lia, laŭnome Lucia Cuadra, kiun li, vidvo jam de multaj jaroj, tiom amas, kiom dorlotema patro iam amis sian propran filinon. Ŝi estas izola, tamen tre fluparola kaj entuziasma Esperantistino, kiu kun granda ĝojo bonvenigos okazon interparoli kun eminenta Eŭropa samideano.

Leonardo ridetante montris per kapklino ŝaton pri la komplimento kaj diris:

— Mi antaŭrigardas kun granda plezuro la honoron konatiĝi kun sinjoro via patro, doktoro Cuadra, kaj kun via entuziasma kuzino.

— La knabino duonfreneziĝos pro ĝojo, eĉ se ŝi ne montros ĝin. La dua letero estas adresita al Don Miguel de Lazoda kaj lia filino Maria. Ili estas Indios fideles, devenantoj de la gento Marjas, la plej inteligenta gento de la Aztekoj. Ili pretendas rektan de-

190