Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/196

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

venon de reĝa kaj ĉefpastra familio. En ĉia okazo ili estas tre estimindaj kaj interesaj homoj, alte super la nivelo de vulgaraj Indios. Don Miguel estas cacique de la distrikto kaj grava bienhavanto. Lia hacienda troviĝas pli malproksime de la fervojo, pli alte sur la granda plataĵo. Mi povas certigi al vi, ke vi trovos tie same bonkoran akcepton kaj sindonan helpon. Don Miguel, kaj sendube ankaŭ Maria, faros por vi sian eblon, ne nur pro la honoro kaj plezuro esti komplezaj al vi, sed ne malpli pro dankeco al mi. Mia plej granda profesia triumfo estis kaptado de Maria el la faŭko de l’morto — tre interesa okazo de intestofebro. Mi pasigis ellacigan semajnon en ilia domo, batalante tage kaj nokte kontraŭ tiu kruela malsano. Fine mi venkis, kaj la ĝojo kaj la dankemeco de la patro estis senlimaj. Cetere, Maria kaj mia kuzino Lucia estas intimaj amikinoj, malgraŭ la granda malsameco de iliaj sociaj statoj.

Leonardo jam vivece prezentis al si viziton al tiuj interesaj homoj. Varme li diris:

— Via kortuŝa sindonemo, karaj amikoj, kaj ĉi tiuj feliĉaj cirkonstancoj antaŭsignas por mi prosperon. Mi ne dubas, ke fine mi vidos vizaĝon kontraŭ vizaĝo mian konaton, kiu donas al si la nomon „Hill“. Certe, sen via afabla helpo mia ĉasado estus tute senrezultata.

Dum manĝeto, al kiu sinjorino Cuadra invitis la du vizitantojn, doktoro Cuadra diris:

— Ĉar mi ne povas akompani vin, via moŝto, vi nepre devos dungi taŭgan mozo’n aŭ indianan serviston.

— Kompreneble, — respondis Leonardo, la unuan fojon klare konsciante, ke en tia sovaĝa regiono li ne povos vojaĝi sen gvidisto.

— Diru, sinjoro Rodriguez, — demandis la kuracisto, — ĉu vi ne opinias, ke via kortisto José estos la plej

191