Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/88

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Malkomo, vi kutimas preni sekretajn medikamentojn.

Ĉe tiuj ĉi vortoj la juna viro ekmoviĝis kaj timeme rigardis la parolanton. Momenton poste li kolere ekkriis:

— Sensencaĵo!

Trankvile kaj milde, sed tre firme Leonardo rediris:

— Tute ne. Mi scias, ke vi malkonfesis tion antaŭ la kuracisto, kaj mi atendis, ke vi nun malkonfesos — ĉiuj simile suferantaj faras tion — sed tute senutile estas plue nei tion antaŭ mi: Mi scias, pri kio mi parolas.

Denove Malkomo balbute penis konvinki sian amikon ke li eraras; sed ĉi tiu daŭre parolis:

— Ĉu vi volas, ke mi helpu al vi eliĝi el ĉi tiu terura marĉo?

— Jes.

— Nu, vi konas la kondiĉojn. Eldiru la veron. — Post momenta silento Leonardo aldiris per voĉo plena de amo kaj volpovo: — Mi certigas vin, kara knabo, ke mi, kiom eble, gardos vian sekreton, se vi volas; nur konfidu min . . . Nu?

La juna viro ree rigardis en la vizaĝon de Leonardo Marston. En liaj okuloj montriĝis timo, sopiro kaj doloro. Fine li diris:

— Jes, sinjoro Marston, iafoje mi devas preni ion por firmigi miajn nervojn.

— Dankon, por tiu konfido, Malkomo. Kiu, en la komenco, instigis vin alpreni tiun rimedon?

— Neniu.

— Senutile estas tiel paroli. Al knaboj neniel venas senpere tia penso, kaj ili ne havas la eblon havigi al si tiajn rimedojn. Iu, pro misteraj, malicaj celoj, instigis vin. Tute evidente estas, ke ne vi sola estas riproĉinda pri tio; kaj la persono, kiu alvenigis vin al via

83