Saltu al enhavo

Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

decidis la aferon. Post tio, la kamparanidoj estis lacaj, kaj kvin golojn pli la Londonanoj trafis antaŭ ol la sonorilo estis sonigita.

En la kampo vespere, Vilhelmo Price klarigis sian ideon al Miĥaĉjo Rafferty, kiu forte aprobis. “Kiel ni instigu la aliajn tiel agi?” demandis li.

“Varbu Edvinon kaj Keneton unue.”

“Sed ili ne havas multan influon.”

“Jes; sed vi povos varbi Alfreĉjon kaj Johaĉjon senrimarke en via loĝejo,” elmontris Vilhelmo, pensante.

“Bone estus, do, komenci per Rikardo Harris.”

“Jes, mi kredas ke li volas montri sin sendependa de sia fratino.”

“Kompreneble ni envenigu Jaĉjon Stokes per tio, ke ni prezentu al li la faritan varbon de la aliaj.”

“Jes; ankaŭ Haroldon Barnes.”

“Kion ni faru pri Roberto Thompson?”

“Penu ĉe li post la aliaj.”

“Jes.”

ĈAPITRO KVINA

LA SEKRETA VIZITO AL LA ŜTONMINEJO


TUJ antaŭ la unua interleciona ludtempo vendrede, Vilhelmo kaj Miĥaĉjo estis varbintaj al sia ideo Keneton Hall, Edvinon Smith, Alfredon kaj sekve Johanon Baker, Rikardon kaj Frederikon Harris, kaj Georgon Robertson. Je la komenco de la ludtempo Vilhelmo proponis ĝin al la tuta knabaro, kiu konsentis. Jaĉjo Stokes diris filozofe al Vilhelmo, “Mi tute ne mencios la aferon, sed ĉu vi honeste kredas ke la knabinoj ne divenos ĉion?” Tiam li malebligis akran riposton, dirante, “sed kompreneble vi nek komprenas, nek volas kompreni, inojn.”

Je ĉi tiu momento Keneto Primrose alparolis al Jaĉjo. “Ni volas intermiksiĝi en viajn ludantarojn.”

“Bone! Mi kaj Vilhelmo elektos ludantarojn,” respondis Jaĉjo. Tiel estis ĉe ĉiuj sekvintaj ludoj de futbalo.