Saltu al enhavo

Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/33

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

“Nek niaj,” asertis Jaĉjo Stokes.

“Kial ili ne venis kun vi?” demandis la judo.

“Ĉar Vilheĉjo Price kaj liaj kunulaĉoj organizis ĉi tiun viziton,” respondis Roberto Thompson.

“Por elpeli nin, mi supozas?” demandis la batalema kimro.

“Ne. Ni ne sciis ion pri vi,” respondis Jaĉjo.

Ĉi tio kolerigis Vilhelmon Price, ĉar li volis montri sin kuraĝa sen konsideri eblajn malbonajn sekvojn.

“Kial vi ĉi tien venis?” demandis la estro.

“Por interbatali,” respondis Alfredo Baker.

“Jes, ni volis ataki kaj defendi la insulon,” aldonis Vilhelmo.

“Vi povas tuj peni,” diris la judo.

“Ni ne povus sukcesi,” diris Jaĉjo. “Ni estas dividitaj, kaj vi estas egalnombraj al ni.”

“Ĉu ni ne povus esti liberigitaj?” petis Vilhelmo, decidinte ke se Jaĉjo estos malkuraĝa li mem ankaŭ estos tiel.

“Kion vi opinias?” demandis la estro al siaj kunuloj. Ĉi tiuj konsentis, kaj la Gordon-anoj estis liberigitaj.

“Kiuj vi estas?” demandis Frederiko Harris.

“Trig-anoj.”

Sekvis interkoniĝo en kiu la Gordon-anoj eltrovis la nomojn de la Trig-anoj. La 14-jara juda estro estis Jozefo Gusofski; la 12-jarulo Herberto Brown; lia 14-jara fratino havis la nomon Filiso; la batalema kimro havis la nomon Glyn Meredith. Jozefo Gusofski kaj Jaĉjo Stokes komencis amikiĝi. “Malkuraĝulo,” pensis Vilhelmo, kiu tamen ne volis esti sen amikoj inter la Trig-anoj, se Jaĉjo ilin havos. Tial li diris al Miĥaĉjo Rafferty, “Penu amikiĝi al la irlandanoj ĉi tie. Ŝajnas esti multaj.”

Miĥaĉjo konsentis, kaj estis tre kontenta kiam li trovis kvar. Daniĉjo O’Connor estis sengefrata kiel li, sed la gefratoj Sullivan konsistis el Katrino, dektrijara, kaj la dunaskitoj dekunujaraj, Briĝido kaj Roĝero. Miĥaĉjo malaprobis inecaĉulojn, sed tre zorge elmontris ke li ne juĝas Katrinon esti