Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/41

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

leteron. Tiel interesa viro! Mi scivolas kiam Salter nin vizitos. Mi estas certa ke mia estrino ne vojaĝos tiom longan distancon. Sed eble ŝi venos kun Salter en la aŭtomobilo. Mi estas certa ke li nun venigas tion de la hejmo.”

Ankaŭ Rozo Barnes kaj Johanino Harris pensis sed pri malsamaj aferoj. Johanino kiel surprizi la knabojn, Rozo pri tio, ĉu Fraŭlino Burdon fariĝos Sinjorino Farley.

Dum la vespero, oni ludis en la kampo per konkeroj kaj deŝiris rubusberojn, sed neniu naĝis en la rivereto. Tamen Keneto Hall, kiu estis ĝuinta la konkurson, proponis al Edvino Smith kaj Alfredo Baker ke oni havu konkurson tra la rivereton. Alfredo aprobis la ideon, kaj proponis ke ĝi okazu morgaŭ kiel eble plej frue post la lecionoj.

Ĉe Gesinjoroj Barclay, Sinjorino Barclay diris al Rozo Barnes, “Vi devus skribi al viaj gepatroj. Rigardu! Via frato jam skribis.”

“Bone,” diris Rozo. Ŝi skribis:–

Karaj Panjo kaj Paĉjo,

Hodiaŭ Fraŭlino Burdon kondukis nin al teramasego sur la montetoj. Ni ĝuis la aferon. Ni renkontis grupon de geknaboj proksimume samaĝaj kiel ni. Ilia instruisto estas Sinjoro Farley. Antaŭ ol ni hejmeniris ni ĉiuj partoprenis en bara kurkonkurso. Haroldo estis ĉe la malantaŭo la tutan tempon. Ni denove renkontiĝos la sekvontan mardon. Kiam vi unue renkontiĝis? Mi nun havas konkeron dudekokpoentan kiu rompis sep aliajn. Mi instruas al Haroldo naĝi. Jaĉjo Stokes instruas al Ruto. Ni ne lernas multon nuntempe sed ni nin amuzas. Je sabato la knaboj piediradis kaj ne sciigis nin pri ĝi ĝis ili revenis. Kiam vi geedziĝis? Nun, post dek kvar jaroj, vi estas sen mi. Mi prizorgas Haroldon kaj Gesinjoroj Barclay estas bonaj al ni.

Via,

ROZO.

Je la sekvinta tago, mardo, Johanino Harris je la matena ludtempo diris al Rozo Barnes, Katrino Thompson, kaj Heleno Hawkins, “Aŭskultu: Je sabato la knaboj vizitis la