Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Blua-Barbo, mortigitaj de li, unu post alia! Ŝi pensis, ke ŝi mortas de teruro, kaj la ŝlosilo de l’kabineto, kiun ŝi ĵus tiris el la seruro, falis teren. Rekonsciiĝinte iom, ŝi levis la ŝlosilon, fermis la pordon kaj supreniris al sia ĉambro por ripozi, sed ŝi ne sukcesis, ĉar ŝi estis tre ekscitita. Rimarkinte ke la ŝlosilo estis makulita de sango, ŝi ĝin viŝis du aŭ tri fojojn, sed la sango ne malaperis. Ŝi lavis kaj defrotis ĝin per sablo, sed ĉiam restis la sango, ĉar la ŝlosilo estis feino kaj estis neeble purigi ĝin tute: kiam oni purigis la sangon sur unu flanko, ĝi revenis sur alia.

La saman vesperon, Blua-Barbo revenis el sia vojaĝo kaj diris ke, per leteroj ricevitaj, li eksciis ke ĵus finiĝis, profitege por li, l’afero pro kiu li forveturis. Lia edzino faris ĉion eblan por atesti sian kontentecon pro lia rapida reveno. La tagon sekvantan li petis la ŝlosilojn, ŝi tiel tremis donante ilin, ke li senpene divenis ĉion, kio okazis: „Kial, li diris, la ŝlosilo de l’kabineto ne estas kun la aliaj? Sendube, ŝi diris, mi ĝin lasis sur mia tablo. - Ne forgesu doni ĝin al mi, baldaŭ, diris Blua-Barbo.“

Post kelkaj prokrastoj, ŝi devis alporti la ŝlosilon. Blua-Barbo ĝin ekzamenis kaj diris: „Kial estas sango sur tiu ŝlosilo? - Mi ne scias, respondis la malfeliĉa virino, pli pala ol la morto. - Vi ne scias! diris Blua-Barbo, mi ĝin bone scias; vi volis eniri en la kabineton! Nu! sinjo-