Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/33

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

saŭcon, ke la mastrino diris, ke ŝi manĝis neniam ion pli bonan. Samtempe li forportis la malgrandan Aŭroron kaj donis ŝin al sia edzino kiu ŝin kaŝis en loĝejo en la fundo de la birdo-korto.

Ok tagojn poste, la kruela reĝino diris: „Mi volas manĝi por mia vespermanĝo la malgrandetan Taglumon.“ La kuirejestro ne respondis, ĉar li decidis trompi ŝin kiel la unuan fojon. Li serĉis la malgrandetan Taglumon, kaj trovis lin batalantan per rapiro kontraŭ simiego, li tamen estis nur trijara. Li do forportis lin al sia edzino, kiu lin kaŝis kun la malgranda Aŭroro, kaj anstataŭigis lin per kaprideto tre mola, kiun la Lupohomino trovis admirinde bona.

Tio iris tre bone ĝis tiam, sed unu fojon, la malbona reĝino diris: „Mi volas manĝi la junan reĝinon kun la sama saŭco kiel ŝiajn infanojn.“ Tiam la malfeliĉa kuirejestro malesperis. Kiel trompi ŝin ankoraŭ? La juna reĝino estis pli ol dudekjara ne aldonante la cent jarojn dum kiuj ŝi dormis; ŝia haŭto estis malmoleta kvankam blanka kaj bela. Li pensis, ke estos neeble trovi en la bestejo beston tiel malmolan kiel ŝi; li decidis por savi sian vivon, tranĉi la gorĝon al la reĝino. Li supreniris en ŝian ĉambron kaj li intencis ne ŝanceliĝi, li koleregis, kaj eniris, ponardon en la mano, en la ĉambron de la juna reĝino. Tamen, li ne volis surprizi ŝin, kaj kun respektego li diris al ŝi la ordonon ricevitan: