Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

„Faru, faru, ŝi diris, streĉante la kolon, efektivigu la ordonon kiun vi ricevis, mi kore iros revidi miajn karajn infanojn, kiujn mi amegis!“ Ŝi pensis, ke ili mortis de l’tempo kiam oni formetis ilin, dirante nenion al ŝi. - „Ne, ne, Sinjorino, respondis la kuirejestro kortuŝita, vi ne mortos, kaj vi revidos viajn karajn infanojn. Ili estas ĉe mi, kie mi kaŝis ilin, ankoraŭ mi trompos la reĝinon kaj mi donos al ŝi por manĝi junan cervinon anstataŭ vi.“ Tuj li kondukis ŝin en sian ĉambraron, la reĝino ĉirkaŭprenis siajn infanojn, kaj li iris prepari la cervinon, kiun la reĝino manĝis vespere kun la sama apetito kiel se ĝi estus la juna reĝino. Ŝi estis tre kontenta pri sia krueleco kaj ŝi intencis diri al la reĝo, kiam li revenos, ke la sovaĝaj lupoj manĝegis lian edzinon kaj liajn infanojn.

Vespere, kiam ŝi vagis, laŭ sia kutimo en la kortoj kaj birdokortoj de l’kastelo por enspiri kelkan freŝan karnon, ŝi aŭdis en malalta salono la malgrandan Aŭroron, kiu petis pardonon por sia frato. La malgrandeta Taglumo ploris, ĉar la reĝino vipis lin por ia malbonaĵo kiun li faris. La Lupohomino rekonis la voĉon de la reĝino, ŝi furiozis, ke ŝi estis trompita. Ŝi ordonis, la sekvantan tagon matene, per terura voĉo kiu tremigis ĉiujn, ke oni alportu en la korton, kuvegon plenan je viperoj, bufoj, kolubroj kaj serpentoj, por ĵeti tien la reĝinon, ŝiajn infanojn, la kuire