Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/37

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La mastro de l’kato malmulte tion kredis, kion ĝi diris, tamen li sciis, ke ĝi estas tiel lerta por kapti ratojn kaj musojn (li vidis ĝin pendanta per kruretoj aŭ kaŝata en faruno kvazaŭ ĝi estus mortinta), ke li ne malesperis esti helpata de ĝi en sia mizereco.

Tuj kiam la kato havis tion, kion ĝi petis, brave ĝi metis la botojn sur siajn piedojn, la sakon sur sian kolon, ĝi prenis la ŝnurojn per siaj du antaŭaj piedetoj kaj foriris tra la kamparon, kie troviĝis multe da kunikloj. Ĝi estis metinta branon kaj laĉojn en sian sakon, ĝi sterniĝis senmove kvazaŭ mortinte, kaj atendis la momenton kiam kelka juna kuniklo ne scianta la ruzojn de l'mondo, venos ĵeti sin en ĝian sakon por manĝi la branon, kiun ĝi tien metis. Apenaŭ ĝi ekkuŝis, ĝi havis kontentecon: juna petola kuniklo eniris ĝian sakon. La Majstro kato tuj tiris la ŝnurojn, prenis kaj senkompate mortigis la kuniklon.

Tre kontenta pri sia akiro, ĝi foriris al la palaco de l’reĝo, kaj, petis la permeson paroli kun li. Oni ĝin igis supreniri al la ĉambraro de Lia Moŝto; ĝi faris multajn riverencojn antaŭ la reĝo kaj diris al li: „Jen estas, via reĝa Moŝto, kuniklo el kamparo, kiun sinjoro markizo de Karaba (tia estis la nomo, kiun ĝi elektis por sia mastro) ordonis al mi prezenti al vi. - Diru al via mastro, respondis la reĝo, ke mi lin dankas