Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj ke li plezurigis min.“ Alifoje ĝi sin kaŝis en kampo da greno, tenante ĉiam sian sakon malfermitan: du perdrikoj venis internen, ĝi tiris la ŝnurojn kaj kaptis ilin ambaŭ. Poste ĝi portis ilin al la reĝo, kiel ĝi faris kun la kuniklo. La reĝo plezure ricevis ankoraŭ la du perdrikojn kaj donis al ĝi trinkmonon. Tiel daŭrigis la kato dum du aŭ tri monatoj, donacadi de tempo al tempo ĉasaĵon de ĝia mastro al la reĝo.

Unu tagon ĝi sciiĝis, ke la reĝo promenados sur la river-bordo kun sia filino, la plej bela princino en la tuta mondo; ĝi diris al sia mastro: „Se vi volas obei mian konsilon, vi estos baldaŭ riĉa: venu bani vin en la rivero, en loko kiun mi montros al vi, poste lasu min agi.“

La falsita markizo de Karaba faris tion, kion lia kato konsilis al li. La reĝo pasis dum li sin banis. Subite la kato fortege ekkriis: „Helpon! helpon! sinjoro markizo de Karaba dronas.“ La reĝo metis la kapon tra la pordon de l’veturilo kaj rekonis la katon kiu ofte alportadis al li ĉasaĵon. Li ordonis al siaj gvardianoj, ke ili iru rapide doni helpon al sinjoro markizo de Karaba. Dum oni tiris la malfeliĉan markizon el la rivero, la kalo proksimiĝinte al la reĝo diris, ke dum la bano de ĝia mastro, ŝtelistoj forportis liajn vestojn, malgraŭ ke ĝi kriis per la tuta forto: „Ŝtelistoj! Ŝtelistoj!“ (La ruza fripono kaŝis la vestojn sub ŝtonego.) La reĝo tuj ordonis al siaj