Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

lino reirante domen spiregis, sed ŝi estis sen kaleŝo, sen lakeoj, kaj vestita per siaj malbelaj vestoj; nenio restis al ŝi de ŝia granda eleganteco, krom unu el ŝiaj pantofletoj simila al tiu, kiun ŝi lasis fali teren.

Oni demandis al la gvardianojn ĉe la pordo de l’palaco, ĉu ili vidis eliri princinon; ili vidis nenian princinon sed junan malriĉan knabinon, kiun ŝajnis pli vere vilaĝanino sed ne fraŭlino.

Kiam revenis la du fratinoj, Cindrulino denove demandis ilin ĉu la bela sinjorino venis al la balo? - „Jes, ili diris, ŝi forkuris tiel rapide, ke ŝi lasis fali teren unu el siaj vitraj pantofloj, la plej beleta en la mondo. La reĝido ĝin relevis kaj konservis; sendube, mi pensas, li tre amas la belan personon al kiu apartenas tiu pantoflo.“ Ili parolis ĝuste, ĉar kelkajn tagojn poste, la reĝido publikigis per sonado de ĉaskorno, ke li edziĝos kun tiu, kies piedo eniros en la pantofleton.

Oni komencis provi ĝin sur la princinoj, poste sur la dukinoj, kaj sur la tuta kortego, sed vane. Oni ĝin portis al la du fratinoj, kiuj faris ĉion eblan por enirigi sian piedon en la pantoflon, sed ili ne sukcesis.

Cindrulino, rigardante ilin, rekonis sian pantoflon, kaj diris ridante: „Lasu ankaŭ mi ĝin provi!“ Ŝiaj fratinoj ekridis kaj ŝin mokis. Tamen, la nobelo kiu provigis la pantoflon, atente rigardis Cindrulinon, li trovis ŝin tre bela,