Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/49

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj diris, ke tio estas prava. Li sidigis Cindrulinon, kaj proksimigante la pantoflon al ŝia piedeto, li vidis tuj, ke senpene ĝi eniros kiel ganto.

La du fratinoj miris kaj ilia miro pliiĝis ankoraŭ, kiam Cindrulino eltiris el sia poŝo la duan pantofleton per kiu ŝi piedvestis la alian piedon. Tiam alvenis la feino, kiu frapis per sia vergeto la vestojn de Cindrulino. Subite ili fariĝis pli belaj ol la vestoj de antaŭe. La du fratinoj rekonis en ŝi la belan personon kiun ili vidis en la balo. Ili sin ĵetis al ŝiaj piedoj, petante pardonon de ŝi, pri ĉiuj malbonaĵoj kiujn ili altrudis al ŝi. Cindrulino relevis kaj kisis ilin, dirante ke ŝi pardonas ilin bonkore. Oni kondukis ŝin al la princo, kiu trovis ŝin ankoraŭ pli bela. Kelkajn tagojn poste, li edziĝis kun ŝi.

Cindrulino, tiel bona kiel bela, loĝigis siajn fratinojn en la palaco, kaj edzinigis ilin, la saman tagon, kun du sinjoroj de la kortego.