Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/50

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Unu fojon, reĝino naskis filon malbelan kaj malbontalian; longatempe oni dubis ĉu li havas homan formon. Feino, kiu ĉeestis ĉe lia naskiĝo, certigis ke li estos aminda kaj ke li havos grandan spritecon, eĉ, ŝi aldonis, ke li povos, per la forto de l’donaco kiun ŝi ĵus faris al li, doni tiom da sprito, kiom li havos, al la persono kiun li amos pleje. Tio ĉi konsolis iom la kompatindan reĝinon, kiu bedaŭregis ke ŝi havas tiel malbelan infanon. Efektive, tuj kiam li komencis paroli, li diris multe da helaj aferoj; en ĉiuj liaj agoj, li havis tiom da lerteco, ke li mirigis ĉiujn. Mi forgesis diri ke li naskigis kun tufeto da haroj sur la kapo, tial oni nomis lin Riketo kun la Tufo, ĉar Riketo estis lia familia nomo.

Post sep aŭ ok jaroj, la reĝino de najbara reĝolando akuŝiĝis je du filinoj. La unuanaskita estis pli bela ol la tago; la reĝino estis feliĉega pro