Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/58

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Estis iam arbohakisto kaj arbohakistino kiuj havis sep infanojn, ĉiuj knaboj; la unuanaskita havis nur dek jarojn, kaj la plej juna nur sep. Oni miros ke ĉe ia arbohakisto naskiĝis tiom da infanoj en tiel mallonga tempo, sed lia edzino rapide laboris; du infanoj naskiĝis per unu fojo. Ili estis tre malriĉaj kaj iliaj sep infanoj multe ĝenis ilin, ĉar neniu el ili povis perlabori por sia vivo. Ili ankoraŭ ĉagreniĝis pri la pli juna kiu estis delikata kaj malmulte parolis. Ili konsideris kiel malspriteco tion, kio provis la bonecon de lia spirito. Li estis tre malgranda, kiam li naskiĝis li ne estis preskaŭ pli dika ol fingro, tial oni nomis lin: La malgranda Fingreto. Tiu kompatinda infano estis la suferulo dome, kaj ĉiam li estis malprava. Tamen se li malmulte parolis, li multe aŭskultis.

Tre malbona jaro venis, la malsato fariĝis tiel