Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/64

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

homo. Kiam ili estis varmiĝintaj, ili aŭdis frapi tri aŭ kvar grandajn batojn ĉe la pordo, ĝi estis la Lupohomo kiu revenis. Tuj lia edzino kaŝis la infanojn sub lito kaj iris malfermi la pordon. Unue la Lupohomo demandis, ĉu la manĝo estas preta, ĉu oni enverŝis vinon? Kaj li sin metis al la tablo; kvankam la ŝafo estis ankoraŭ plena je sango, ĝi ŝajnis al li nur des pli bona. Tamen li flaris dekstren kaj maldekstren, dirante ke li sentas la odoron de freŝa viando. „Ĝi estas sendube, diris lia edzino, tiu bovido, kiun mi ĵus preparis kaj kies odoron vi sentas. - Mi sentas la odoron de freŝa karno, li diris, trarigardante sian edzinon, mi sentas ion, kion mi ne vidas.“ Dirante tiujn vortojn, li sin levis kaj iris rekte al la lito. „Ho, li diris, jen do kiel vi volas trompi min, malbenita virino! mi ne scias kial mi ne manĝas vin ankaŭ; vi estas feliĉa ke vi estas maljuna besto. Ha! jen ĉasaĵo kiu venas al mi ĝustatempe por nutri tri Lupohomojn, miajn amikojn, kiuj devas viziti min en tiuj ĉi tagoj.“ Li eltiris la infanojn unu post alia, ili falis genuen teren, petante de li indulgon, sed li estis la plej kruela el ĉiuj Lupohomoj. Anstataŭ kortuŝiĝi, li manĝegis ilin per la okuloj, li diris al sia edzino ke ili estos frandaĵoj kiam ŝi faros bonan saŭcon al ili. Li prenis tranĉilegon, li ĝin akrigis sur longa akrigilo, jam, li kaptis unu, kiam lia edzino diris: „Kion vi faras nun? ĉu vi ne havas sufiĉe