Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/65

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

da tempo morgaŭ ? - Silentu ! diris la Lupohomo, ili estos pli bonaj se oni ilin mortigos antaŭ ol prepari. - Sed vi havas ankoraŭ tiom da viando, rediris la bona virino; jen bovido, du ŝafoj kaj duono da porko. - Vi estas prava, diris la Lupohomo, donu al ili bonan manĝon por ke ili ne malgrasiĝu kaj kuŝigu ilin.“ La bona virino ĝojegis kaj donis al ili bonajn manĝaĵojn, sed ili ne povis manĝi, tiom ili estis teruritaj.

La Lupohomo rekomencis trinki, ĝoja li estis, pensante ke li povos regalegi siajn amikojn, li malplenigis sian glason dekduon da fojoj pli ol kutime, li ebriiĝis iom kaj li devis kuŝiĝi.

Tiu Lupohomo havis sep filinojn tre junajn. Tiuj lupohominetoj havis ĉiuj tre koloran vizaĝon, ĉar ili manĝis freŝan viandon, kiel ilia patro, sed ili havis rondajn kaj grizajn okuletojn, kurban nazon kaj grandegan buŝon kun longaj kaj akraj dentoj malproksimaj unu de alia. Ili ne estis tro malbonaj ankoraŭ, sed multe promesis, ĉar ili jam mordadis la infanetojn por suĉi ilian sangon. Ili kuŝis ĉiuj en granda lito, havante ĉiu kronon sur sia kapo. En la sama ĉambro estis alia lito sammezure, la edzino de la Lupohomo kuŝigis tien la sep knabetojn, kaj post tio ŝi kuŝiĝis apud sia edzo.

La malgranda Fingreto rimarkis ke la filinoj de l’Lupohomo havis orajn kronojn sur la kapo. Li timis ke la Lupohomo pentos ke li ne buĉis la