Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/78

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vidis ĝin, fermis la okulojn, ili estis blindigitaj de ĝia brila lumo. (De tiu tempo datumas la bluaj okulvitroj kaj la nigraj vitroj). La princino surpriziĝis ĉe tiu vido: neniam oni vidis ion tiel belan kaj tiel arte laboritan. Ŝi konfuziĝis kaj eliris en sian ĉambron, kie la feino ŝin atendis, tiu ĉi ruĝigis de kolero:

„Ho, mia filino, ŝi diris al la princino, aŭ mi tre eraras aŭ mi estas konvinkita ke ni tuj suferigos teruran provon al la malinda amo de via patro; li obstinas pri tiu edziĝo, sed mi pensas ke vi surprizigos lin, petante la felon de tiu ŝatinda azeno, kiun li amas pasie, kaj kiu liveras larĝe al li, liajn elspezojn.“

La princino kredis ke vere estas trovita rimedo por eviti tiun malaman edzecon, ŝi pensis ke neniam ŝia patro povos oferi sian azenon.

Ŝi esprimis sian deziron pri la felo de tiu ŝatita besto. La reĝo tre miregis pri tiu fantazio, tamen, li ne ŝanceliĝis kontentigi ŝin. La malfeliĉa azeno estis oferita kaj ĝia felo, amindume alportita al la princino. Ŝi plu ne vidis rimedon por malhelpi sian malfeliĉon, ŝi malesperis; tiam alkuris ŝia baptopatrino: „Kion vi faras? mia filino, ŝi diris, vidante la princinon kiu ŝiris siajn harojn kaj kontuzis siajn belajn vangojn. Jen estas la plej feliĉa momento el via vivo. Kovru vin per tiu felo, eliru el tiu ĉi palaco, kaj iru tiel longe kiel la tero povos porti vin: kiam oni suferas por