Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/81

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la festoj kaj dimanĉoj: kaj ŝi faris tion ĝuste. Ŝi miksis florojn kaj diamantoj en siaj haroj per admirinda arto, kaj ofte ŝi sopiris, ĉar ŝi havis por admiri ŝian belecon nur siajn ŝafojn kaj meleagrojn, kiuj ŝin amis eĉ kun ŝia terura felo de azeno, kies nomon oni donis al ŝi en la farmodomo.

En unu festotago, Felo de Azeno sin vestis per sia robo sunkolora; la reĝido kiu estis bienulo de la farmodomo, venis tien por sin ripozi, revenante de ĉasado. Tiu princo estis juna, bela kaj admirinde eleganta, li estis tre amata de la reĝo kaj reĝino, siaj gepatroj, la popoloj adoris lin.

Li faris kamparan manĝeton kaj poste li trakuris la birdokorton vizitante ĉiujn angulojn kaj kurante de loko al loko, li eniris en malhelan aleon, kie li vidis pordon fermitan. La scivolo puŝis lin kaj li metis okulon al la seruro. Sed, kion li vidis? princinon, adorindan princinon, belegan kaj riĉege vestitan; ŝia nobla sintenado kaj ŝia modesteco similigis ŝin al diino.

La princo sentis subite fervoregan amon por tiu ĉarma apero, li volus malfermi la pordon, sed la respekto lin retenis. Li penis eliri el tiu malhela aleo kaj rapidis informi sin, kiu estis la persono lokita en tiu ĉambreto. Oni respondis al li: „Ŝi estas la servistino nomata Felo de Azeno, pro la malpura felo kiu ŝin vestas. Oni prenis ŝin pro kompato sed neniu rigardas nek parolas al ŝi; ŝi gardas la ŝafojn kaj la meleagrojn.“