Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/86

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kuseno, mi edziĝos kun tiu al kiu apartenas tiu ringo, kiu ajn ŝi estu. Mi pensas ke la posedantino de tiu bela fingreto ne povos esti maldelikatulino aŭ kampanino.“

La gereĝoj prenis la ringon, kurioze ĝin ekzamenis kaj opiniis ankaŭ ke tiu ringo apartenas nur al ia fraŭlino altranga.

Tiam la reĝo kisis sian filon, petante lin ke li trankviliĝu; li eliris, li sonorigis la tamburojn, la flutojn kaj trumpetojn tra la tuta urbo; la heroldoj kriis ke ĉiuj junulinoj estas allasitaj al la palaco por provi ringon, kaj tiu al kiu ĝi estos laŭmezura, edziniĝos kun la heredanto de l’trono.

Unue la princinoj alvenis, poste la dukinoj, la markizinoj kaj baroninoj, sed vane ili maldikigis siajn fingrojn, neniu el ili povis surmeti la ringon. Oni venis al la koketaj laboristinoj kiuj, kvankam ĉiuj beletaj, havis la fingrojn tro dikaj.

La princo fartis pli bone, li mem faris la provadon. Ĉe la fino oni venigis la ĉambristinojn, ili ne sukcesis. Tiam la princo ordonis ke oni alkonduku la kuiristinojn, la servistinojn, la gardistinojn de ŝafoj; oni alkondukis ĉiujn, sed iliaj dikegaj fingroj ruĝaj kaj mallongaj eniris nur ĝis la ungo.

„Ĉu oni venigis tiun Felon de Azeno kiu faris kukon por mi,“ diris la princo. Ĉiuj ekridis kaj oni diris, ke ŝi estas tro malpura. „Iru tuj serĉi ŝin, diris la reĝo, oni ne diru, ke mi esceptis