Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/87

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

iun.“ Oni kuris, ridante kaj mokante, serĉi la gardistinon.

La princino kiu estis aŭdinta la tamburojn kaj la alvokon de la heroldoj, komprenis ke ŝia ringo kaŭzis tiun bruegon; ŝi amis la princon, kaj, ĉar la vera amo estas timema, ŝi timis senĉese ke ia sinjorino havos fingron tiel maldikan kiel la ŝia. Ŝi ĝojis kiam oni frapis la pordon.

De la momento kiam ŝi eksciis, ke oni serĉas la fingron enirantan en ŝian ringon, ia certa espero igis ŝin frizi zorge la kapon kaj meti sur sin sian belan korseton kun sia jupo plena je falbaloj, el arĝentaj puntoj, plensemitaj de smeraldoj.

Tuj kiam ŝi aŭdis frapi la pordon kaj voki ŝin por veni al la princo, ŝi remetis sur sin rapide sian felon de azeno, kaj malfermis sian pordon.

Tiuj personoj, mokante, diris al ŝi ke la reĝo petis ŝin por edzinigi ŝin kun sia filo; poste, kun longaj ridegoj, ili kondukis ŝin al la princo.

Li miris pro la malbonega vesto de tiu knabino kaj ne kuraĝis kredi ke ŝi estas la sama, kiun li estis vidinta tiel luksa kaj tiel bela. Li malĝojiĝis kaj konfuziĝis, kaj malgaje li diris: „Ĉu estas vi kiu loĝas en la fundo de tiu malluma aleo, en la tria birdokorto de la farmo-domo? - Jes, Sinjoro, ŝi respondis. - Montru al mi vian manon, diris li, tremante kaj elspirante profundan ekĝemon.“

Ha! kiel fortege surprizitaj estis la gereĝoj, la