Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Atenano. Kaj tiam mi ekrigardis en la grandajn okulojn de Liĝeja.

Ni ne posedas modelojn por okuloj en la treege antikvaj restaĵoj. Verŝajne, ankaŭ la sekreto, kiun aludis Lordo Verulam, kuŝis en la okuloj de mia amatino. Ili estis, mi devas kredi, multe pli grandaj ol la ordinaraj okuloj de nia raso. Ili estis eĉ pli grandaj ol la plej grandaj el tiuj de la gento en la valo de Nurjahad. Sed nur malofte, je momentoj de intensa ekscitiĝo, tiu ĉi kuriozeco iĝis pli ol iomete rimarkinda en Liĝeja. Je tiaj momentoj iĝis ŝia beleco — eble pro mia pasia imago ĝi tiel nur ŝajnis — la beleco de estaĵoj aŭ superaj aŭ apartaj de la tero, la beleco de la fabelaj hurioj[1] de la Turkoj. La nuanco de la okuloj estis la plej brilanta nigro, kaj super ili pendis gagate nigraj okulharoj tre longaj. La brovoj iomete neregulaj konture, estis samkoloraj. La „strangeco“, tamen, kiun mi trovis en la okuloj, estis laŭ naturo distingebla kaj de la formo, la brilo, kaj de la koloro de la trajtoj, kaj devas malgraŭ ĉio esti rilatigata al la esprimo. Ha, vorto sen signifo, malantaŭ kies granda latitudo el nura sono ni kaŝas multe da nia nescio pri tiom da spiritaj aferoj! La esprimo en la okuloj de Liĝeja! Kiel dum longaj horoj mi pripensis ĝin! Kiel mi, tra tuta someromeza nokto, baraktis por sondi ĝin! Kio estis tio, tiu io pli profunda ol la puto de Demokrito, kiu kuŝis profunde en la pupiloj de mia amatino? Kio ĝi estis? Firmtenis min la fervoro sciiĝi. Tiuj okuloj, tiuj larĝaj, tiuj brilaj, tiuj diaj sferoj? Ili fariĝis por mi la gemelaj steloj de Ledo, kaj mi por ili la plej pia el la astrologoj.

Ne estas iu punkto, inter la multaj nekompreneblaj

  1. Hurio (el persa radiko), nimfo en la mahometana paradizo. F. L.