Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sia intenseco. La homo ne sin submetus al la anĝeloj, nek al la morto absolute, se ne pro la malfortikeco de sia malvigla volo.“

La daŭro de jaroj kaj posta pripenso povigis min ekirovi ian malproksiman rilaton inter tiu ĉi libropeco el la angla moralisto, kaj io el la karaktero de Liĝeja. Intenseco de penso, ago aŭ parolo eble estis ĉe ŝi rezulto, aŭ almenaŭ montrilo de tiu grandega volo, kiu, dum nia longa interrilato, ne sukcese donis alian kaj pli proksiman ateston pri sia ekzisto. El ĉiuj virinoj, kiujn mi iam konis, ŝi, la ŝajne trankvila, la ĉiame serena Liĝeja, estis la plej terura viktimo por la tumultaj vulturoj de malmilda pasio. Kaj tian pasion mi ne kapablus taksi, se ne per la mirakla pligrandiĝo de tiuj okuloj, kiuj samtempe tiom ĝojigis kaj teruris min — per la preskaŭ magia melodio, modulado, distingebleco kaj kvieteco de ŝia tre mallaŭta voĉo — kaj per la sovaĝa energio de la vortoj, kiujn ŝi kutime parolis; kiuj estis duoble efektaj pro kontrasto kun ŝia parolmaniero.

Mi estas parolinta pri la klereco de Liĝeja; ĝi estis grandega — tia, kian mi neniam alie konis ĉe virino. Pri la klasikaj lingvoj ŝi estis profunde instruita, kaj ĝis tiom, kiom etendiĝis mia propra scio pri la modernaj idiomoj de Eŭropo, mi neniam trovis ŝin eraranta. Plie, pri iu temo el la plej admirataj, kiuj estas nure la plej profundaj el la prifanfaronata temaro de la akademio, ĉu ŝi iam troviĝis malsukcesa? Kiel strange, kiel travibrige tiu ĉi unu trajto en la naturo de mia edzino perforte altrudas sin al mi nur je ĉi tiu malfrua tempo! Mi diris, ke ŝia scio estis tia, kian mi neniam trovis ĉe virino — sed kie spiras la viro, kiu trapasis, kaj sukcesplene, ĉiujn vastajn areojn de morala, fizika kaj matematika sciencoj? Tiam mi ne komprenis tion, kion nun