Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

okuloj rigardis ŝin senĉese. Estis tiam, ke mi klare rimarkis molan piedpaŝon sur la tapiŝo kaj apud la lito; kaj, post sekundo, kiam Rovena levis la vinon al siaj lipoj, mi vidis, aŭ eble revis, ke mi vidas, falanta en la pokalon, kvazaŭ de ia nevidebla fonto en la atmosfero de la ĉambro, tri aŭ kvar grandajn gutojn da brila kaj rubenkolora fluidaĵo. Dum mi ĉi tion vidis, Rovena ne tion faris. Ŝi glutis la vinon senhezite, kaj mi min detenis de parolo pri okazo, kiu devas, malgraŭ ĉio, mi opiniis, esti nur la sugesto de troviva imago iĝinta fantazie agema pro la teruro de la Lady, pro la opio kaj la horo.

Tamen, mi ne povas kaŝi al mi tion, ke tuj post la falo de la rubenecaj gutoj, rapida plimalboniĝo okazis je la sano de mia edzino, tiel ke, je la tria nokto poste, la manoj de ŝiaj servistinoj pretigis ŝin por la tombo; kaj, la kvaran, mi sidis sola, kune kun ŝia morttuke volvita korpo, en tiu fantazia ĉambro, kiu ŝin estis ricevinta kiel mian novedzinon. Fantaziaj vizioj, opionaskitaj, flirtis ombrece antaŭ mi. Mi rigardis per malkvieta okulo la sarkofagojn en la anguloj de la ĉambro, la variemajn figurojn de la drapiraĵo, kaj la tordiĝadon de la partkoloraj fajroj supre en la incensilo. Miaj rigardoj poste falis, kiam mi memoris la cirkonstancojn de la antaŭa nokto, al la loko sub la brilego de la incensilo, kie mi estis vidinta la nebulajn signojn de la ombro. Ĝi jam ne estis tie, tamen, kaj spirante pli libere, mi turnis la rigardojn al la palega kaj rigida figuro sur la lito. Tiam surfluis sur min mil memoraĵoj pri Liĝeja — kaj tiam revenis en mian koron, per la tumulta forteco de diluvo, ĉiom da tiu nedirebla malĝojego, tra kiu mi estis rigardinta ŝin tiel volvitan. La nokto ekforiĝis, kaj ankoraŭ, kun sino plena je akraj pensoj pri ŝi, sole kaj superege amata, mi restis rigardante la kadavron de Rovena.