Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Eble estis noktmezo — aŭ eble pli frue, aŭ malfrue, ĉar mi ne notis la pasadon de tempo — kiam plorĝemo, mallaŭta, delikata, sed tre distingebla, ekvekis min el mia revo. Mi sentis, ke ĝi venas de la lito el ebono — la morta lito. Mi aŭskultegis tra angoro da superstiĉa timo — sed ne venis ripeto de la sono. Mi streĉis la vidon por distingi ian movon de la kadavro — sed ne troviĝis io iomete perceptebla. Tamen, mi ne povis esti min trompinta. Mi ja aŭdis la bruon, kiel ajn malklare, kaj mia animo estis vekita interne de mi. Mi serioze kaj persiste tenis mian atenton fiksita al la kadavro. Multaj minutoj pasis antaŭ ol okazis iu cirkonstanco, kiu tendencis lumigi la misteron. Post kelke da tempo evidentiĝis ke iometa, tre malforta, kaj apenaŭ rimarkebla nuanco de koloro estas enfluanta en ŝiajn vangojn, kaj tra la kavintaj vejnetoj de ŝiaj palpebroj. Tra speco de nedirebla teruro kaj respektego, por kiu neniu lingvo de mortema homaro enhavas sufiĉe energian esprimon, mi sentis mian koron ĉesi bati, miajn membrojn rigidiĝi tie, kie mi sidas. Tamen, la ideo pri la devo fine efikis min reaplombigi. Mi ne plu povis dubi, ke estis tro fruaj niaj preparoj — ke ankoraŭ vivas Rovena. Necesis, ke ia tuja peno estu farata, sed la tureto staris tute aparte de la parto de la abatejo, en kiu loĝis la servistoj — ne troviĝis iu vokebla — mi ne havis rimedon por alvoki ilin por helpi min, ne forlasante la ĉambron dum multaj minutoj, kaj tiel mi ne kuraĝis agi. Tial mi baraktis sola dum miaj penoj por revoki la animon, kiu ankoraŭ estis ŝancelanta. Post nelonge, tamen, certiĝis, ke estas okazinta denova senviviĝo; la koloro malaperis de palpebro kaj vango, lasante palecon eĉ pli ol marmora; la lipoj duoble iĝis sulkitaj kaj kuntiritaj per la kadavra aspekto de morto; abomena malsekeco