Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj malvarmeco kovris rapide la surfacon de la korpo; kaj ĉiu kutima rigora rigideco tuj sekvis. Tremante mi ree kuŝfalis sur la sofon, de kiu mi estis tiel timige vekita, kaj denove mi min okupis per pasiaj, maldormaj vizioj pri Liĝeja.

Horo tiel estis pasinta, kiam (ĉu povis esti eble?) mi dufoje sciiĝis pri ia malklara sono venanta de la apudaĵo de la lito. Mi aŭskultis — en ekstrema teruro. La sono denove venis — ĝi estis sopiro. Kurante al la kadavro, mi vidis — klare vidis — tremon sur la lipoj. Unu momenton poste ili malfermiĝis, malkaŝante brilan linion de la perlaj dentoj. Mirego nun luktis en mia sino kun la profunda respektego, kiu ĝis tiam estis reĝinta tie sola. Mi sentis, ke mia vido malheliĝas, ke mia cerbo vagas; kaj, sole per fortega peno, mi fine sukcesis min kuraĝigi por la tasko, kiun la devo tiel ankoraŭ unufoje montris. Nun estis parta rozeco sur la frunto, kaj sur la vangoj kaj kolo; videbla varmeco trakuris la tutan korpon; eĉ troviĝis iometa pulsado ĉe la koro. La Lady vivis; kaj per duobligita ardo mi komencis la taskon venigi ŝian animon. Mi frotis kaj malsekigis la tempiojn kaj la manojn, kaj uzis ĉiun rimedon, kiun sperto kaj mia ne malvasta legado kuraca povis sugesti. Sed senfrukte. Subite la koloro forfluis, la pulsado ĉesiĝis, la lipoj reprenis la aspekton de la mortintoj, kaj unu momenton poste la tuta korpo montris la glacian malvarmecon, la mortblankan nuancon, la intensan rigidecon, la kaviĝintan profilon, kaj ĉiujn abomenajn kuriozecojn de kadavro, kiu estas restinta multajn tagojn en la tombo.

Kaj denove mi ekrevis, pri Liĝeja — kaj denove (ĉu mirinde, ke mi tremas, skribante?) denove atingis al miaj oreloj mallaŭta plorĝemo el la ebona lito. Sed kial