Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sed rigardadis la aperaĵon. Estis freneza malordo en miaj pensoj — tumulto netrankvilebla. Ĉu reale tiu ĉi povis esti la vivanta Rovena, kiu kontraŭis min? Ĉu ĝi povis esti Rovena iel ajn — la helehara kaj blueokula Lady Rovena Trevanjon el Tremajno? Kial, kial mi dubis ĝin? La bandaĝo kuŝis peze sur la buŝo — sed, do, ĉu ĝi ne eble estis la buŝo de la spiranta Lady el Tremajno? Kaj la vangoj — troviĝis la rozoj en ŝiaj vangoj, same kiel dum ŝia tagmezo de vivo — jes, efektive, tiuj ĉi povis esti la belaj vangoj de la vivanta Lady el Tremajno. Kaj la mentono, kun ĝiaj kavetoj, same kiel dum saneco, ĉu tiu ne verŝajne estis la ŝia? — sed ĉu ŝi estis iĝinta pli altkreska dum ŝia malsano? Kia neesprimebla frenezo min ekprenis ĉe tiu penso! Unu salto, kaj mi atingis al ŝiaj piedoj! Detirante sin de mia tuŝo, ŝi defaligis de sia kapo, malligitajn, la kadavrecajn tukojn, kiuj antaŭe ĝin malliberigis, kaj elfluis en la blovantan atmosferon de la ĉambro grandaj masegoj da longaj kaj implikitaj haroj — ili estis pli nigraj ol la korvaj flugiloj de Noktmezo! Kaj nun malrapide malfermiĝis la okuloj de la figuro, kiu staradis antaŭ mi. „Jen, do, almenaŭ“, mi kriegis laŭtvoĉe, „povas mi neniam, mi neniam min trompi; ĉi tiuj estas la plenaj, kaj la nigraj, kaj la brulantaj okuloj — de mia perdita amatino, de la Lady — la Lady Liĝeja“.