Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
LA BARELO DA AMONTILADO[1]

La mil ofendojn de Fortunato mi estis tolerinta tiel trankvile, kiel mi kapablis; sed kiam li riskis min insulti, mi ĵuris min venĝi. Vi, kiu tiel plene scias la naturon de mia animo, ne supozos, tamen, ke mi ellasis minacon. Ke fine mi estos venĝita, tio estis punkto definitive decidita — sed la definitiveco mem, per kio ĝi decidiĝis, forbaris ĉian riskon. Mi ne nur devis puni, sed ankaŭ puni senpune. Maljustaĵo estas ne rebonigita, se puno atingos al la reboniganto. Ĝi estas egale ne rebonigita, kiam la punanto malsukcesas sentigi sin kiel tio al tiu, kiu faris la maljustaĵon.

Devas esti komprenata tio, ke nek per vorto nek ago mi estis doninta al Fortunato kaŭzon por dubi mian bonvolon. Mi daŭris, kiel mi kutimis, rideti antaŭ lia vizaĝo, kaj li ne perceptis, ke la rideto nun estas je la penso pri lia oferiĝo.

Li posedis malfortan punkton — tiu ĉi Fortunato — kvankam alie li estis viro respektinda kaj eĉ timinda. Li fieris pro sia spertuleco pri vino. Malmultaj Italoj havas la veran virtuozan spiriton. Plejparte ilia entuziasmo estas alprenita por taŭgi por la tempo kaj oportuno — por praktiki trompon al la britaj kaj aŭstraj milionuloj. Pri la pentrarto kaj gemarto Fortunato, same kiel siaj samlandanoj, estis ĉarlatano — sed pri tiu afero, mal-

  1. Amontilado — vino; speco de palkolora „ŝereo“ (angle sherry, seka vino de sukcena koloro de Ĥeres en Hispanujo).