Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/53

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la aro), pere de sinjoroj Glidono kaj Bukinhamo, kiel interpretantoj. Tiuj ĉi sinjoroj parolis la nacian lingvon de la mumio neimiteble flue kaj gracie; sed mi ne povis ne rimarki, ke (sendube pro la uzado de ideoj tute modernaj, kaj kompreneble, tute novecaj por la fremdulo) la du vojaĝantoj devas, foje, uzi skizojn por klarigi specialan signifon. Sinjoro Glidono, unufoje ekzemple, ne povis komprenigi al la Egipto la vorton „Politikon“, ĝis li skizis sur la muro, per peco da lignokarbo, etan karbunklo-nazan sinjoron, ĉifone vestitan, starantan sur stumpo, kun la maldekstra kruro tirita posten, la dekstra brako etendita antaŭen, kun fermita pugno, okuloj suprenturnitaj al la ĉielo kaj la buŝo malfermita ĝis rekta angulo…

Oni facile komprenos, ke la alparolo de sinjoro Glidono pritraktis ĉefe la vastajn profitojn rezultajn al la scienco pro la malvolvado kaj senintestigado al mumioj. Li pardonpetis pri iu ĝeno, kiu eble okazis speciale al li, la individua mumio nomita Ĉioeraro, kaj finiĝis per nura aludeto (ĉar apenaŭ oni povis ĝin konsideri kiel pli ol tio) ke, ĉar tiuj ĉi etaj aferoj nun estas klarigitaj, eble estos bone daŭrigi la ekzamenon intencitan. Ĉe tio D-ro Prohonoro pretigis la instrumentojn.

Pri la finaj sugestoj de la oratoro ŝajnis, ke Ĉioeraro posedas skrupulojn konsciajn, kies specon mi ne klare lernis; sed li esprimis sian kontenton pri la pardonpetoj prezentitaj, kaj, glitante de sur la tablo, premis la manon al ĉiu ĉeestanto.

Fininte tiun ĉi ceremonion, ni tuj klopodis ripari la difektojn suferitajn de nia subjekto pro la skalpelo. Ni kunkudris la vundon en la tempio, bandaĝis lian piedon, kaj almetis kvadratan colon da nigra plastro sur lian nazpinton.