Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/57

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

„Ne estas nekredeble, do, laŭ tio, kion vi estas klariginta“ li diris, „ke inter la katakomboj apud la Nilo povas troviĝi aliaj mumioj el la Skaraba gento ankoraŭ en viva stato.“

„Ne povas ekzisti dubo pri tio“, respondis la grafo, „ĉiu Skarabano balzamita vivante, estas vivanta. Eĉ iuj el tiuj intence tiel balzamitaj eble estas forgesitaj de siaj administrantoj, kaj ankoraŭ restas en la tomboj.“

„Ĉu vi estos sufiĉe kompleza klarigi“, mi diris, „kion vi volas diri per ,intence tiel balzamitaj‘.“

„Grandaplezure“, respondis la mumio, post kiam li malrapide rigardadis min per la okulvitro — ĉar nun estis la unua fojo, ke mi demandis al li rekte. „Grandaplezure“, li diris, „la ordinara daŭro de la homa vivo, dum mia tempo, estis ĉirkaŭ okcent jaroj. Malmultaj homoj mortis, se ne pro eksterordinara akcidento, antaŭ ol iĝi sescentjaraj; malmultaj vivis pli longe ol dekon da centjaroj; sed okon ni konsideris kiel la natura daŭro. Eltrovinte la enbalzaman procedon, kiel mi jam priskribis ĝin al vi, trafis niajn filozofojn la ideo, ke laŭdinda scivolo povus efektiviĝi, kaj samtempe, la intereso de la scienco esti multe helpata, se oni elvivas tiun ĉi naturan periodon per partoj. Rilate la historion, efektive, la sperto montris, ke io kiel tio absolute necesas. Historiisto ekzemple, atinginte al kvincentjara aĝo kutime skribis libron per granda peno, kaj poste sin zorge balzamigis, lasante ordonojn al siaj dumtempaj administrantoj, ke ili igu, ke oni lin revivigu post certa periodo, ekzemple kvin- ĝis sescent jaroj. Denove ekekzistante post la fino de tiu periodo, li ĉiam trovis sian libron ŝanĝita al speco de laŭhazarda notolibro, t. e. al speco de literatura areno por la batalantaj divenaĵoj, enigmoj, kaj propraj kvereloj de tutaj aroj da