Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/74

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

spera—a—ado — tre bedaŭrinde, pro mia honoro! Mirinde inventema epoko! — mirinda—a—aĵoj de kuraĝo! Sed flanke tion, ĉu vi iam aŭdis pri kapitano Hommo?“

„Kapitano Hommo estu kondamnita“, mi diris, „bonvolu daŭrigi vian rakonton.“

„Hem! — ho, nu! — toyte la même cho—o—ose, kiel ni diras en Francujo. Smith, ĉu? Brigadestro-generalo Johano A. B. C.? Sed vere (jen sinjoro Kavaĵo juĝis dece meti la fingron flanken de sia nazo) „vere, vi ne volas sugesti nun, reale kaj malkaŝe kaj honeste, ke vi ne scias ĉion pri tiu afero Smith-a, egale bone kiel mi, ĉu? Smith? Johano A. B. C.? Nu, min benu, li estas la ho—o—omo—.

„Sinjoro Kavaĵo“, diris mi petege, „ĉu li estas la homo kun la fera masko?“

„N—e—e!“ li diris aspektigante sin sagaca, „nek la homo en la lu—u—uno.“

Tiun ĉi respondon mi konsideris kiel signifa kaj absoluta insulto, kaj tial forlasis tuj la domon, tre kolere, kun firma decido devigi mian amikon, sinjoron Kavaĵon, al baldaŭa duelo pro lia nesinjora konduto kaj malĝentileco.

Intertempe tamen, mi ne intencis esti malhelpata pri la informo dezirata de mi. Unu rimedo restis por mi ankoraŭ. Mi iros al la fonto de informo. Mi vizitos tuj la generalon mem, kaj postulos, per precizaj vortoj, solvon de tiu ĉi abomeninda peco da mistero. Jen, almenaŭ, ne troviĝos io oportuna por dubesenco. Mi estos klara, certa, peremptora — tiel malmola, kiel pasteĉokrusto, tiel konciza, kiel Tacito aŭ Montesquieu.

Estis frue kiam mi vizitis la generalon, kaj li estis vestiĝanta; sed mi pretekstis urĝajn aferojn kaj tuj alkondukiĝis en lian litĉambron per maljuna negra valeto,