Paĝo:Poemo pri la militiro de Igorj filo Svjatoslava nepo Olega 1908.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pecajn perlojn el la malplenaj sagujoj de l’ malpiaj polovecoj kaj oni dorlotadis min. Estas la tabuloj jam sen pinjono sur mia palaco ortegmenta. Kaj la tutan nokton de vespero kriadis fumkoloraj korvoj; ĉe Plesnsko[1] en la fosaĵo[2] estis densa arbaro; la Kianoj[3] jam alpaŝis al la blaŭa maro“.

Kaj diras la bojaroj al la princo: „Jam, princo, ĉagreno animon ekkaptis… Ĉar du falkoj deflugis de l’ patra ora trono, por serĉi la urbon Tmutorakanj, aŭ, eble, trinki per kasko el Dono; jam la glavoj de l’ malpiuloj forhakis al la falkoj flugilojn, kaj ili mem estas en ferajn katenojn metitaj“.

Mallume estis la trian tagon: du sunoj mallumiĝis, ambaŭ purpuraj kolonoj estingiĝis, kaj kun ili ankaŭ du junaj lunoj — Olego kaj Svjatoslavo — per mallumo kovriĝis, kaj en la maro subakviĝis, kaj tio treege la ĥanon kuraĝigis.

Ĉe la rivero Kajala jam la mallumo kovris la lumon, kaj tra la rusa lando etendiĝis la polovecoj, kvazaŭ linka nesto.

Jam mallaŭdo superas la laŭdon, jam en ĝeno estas nia libereco; jam enflugis Divo teron.

Jen ekkantis gotaj belaj virgulinoj, ĉe bordo de l’ blaŭa maro, sonorigante la rusan oron[4]; ili kantas la tempojn de Buso, ili revas pri la venĝo Ŝarokanja[5].

Kaj ni, via anaro, jam estas sen gajeco!

Tiam la granda Svjatoslavo faligis orajn parolojn, kun larmoj miksitajn, kai diris: Ho miaj filoj Igorj kaj Vsevolodo! Frue vi komencis detrui per glavoj la landon polovecan kaj serĉi por si tie gloron… Sed ne kun honoro vi venkis, ĉar ne pro honoro vi malpian sangon verŝigis. Viaj bravaj koroj — el forta ŝtalo forĝitaj kaj en kuraĝeco provitaj, sed kion do vi faris al mia arĝenta grizaĵo!

Jam mi ne vidas la potencon de l’ forta kaj riĉa kaj anaregon havanta, frato mia Jaroslavo, kun Ĉernigovaj batalantoj, kun Mogutoj, kaj Tatranoj,

  1. Urbo en la nuna Volynja gubernio — Pleskovo.
  2. Fosaĵo inter du remparoj, ĉirkaŭintaj la fortikigitan urbon.
  3. Kievanoj; laŭ la tradicio, unu el la ĉefaj fondintoj de Kiev estis Kij.
  4. La Gotoj, vivintaj laŭborde de l’ Nigra maro, ĉe Tmutorakanj, mezo de l’ XI-a centjaro, estis submetitaj de l’ polovecoj; la venko, kiun atingis la polovecoj povis liveri rusan oron al la gotaj virgulinoj.
  5. Buso kaj Ŝarokano — polovecaj ĥanoj.