Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/100

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

specajn formojn. Mi ŝin servigis, kiel mi estus farinta, se mi troviĝus en plej bona stato de riĉeco. Ŝi nesciis, ke mi ne havas monon. Mi zorge ne ŝin sciigis pri tio, ĉar mi estis decidinta, ke mi morgaŭ revenos sola Parizon, por serĉi kuracilon al tiu malĝoja speco de malsano.

Ŝi verspermanĝante ŝajnis al mi pala kaj malgrasĝinta. Mi ne estis ekvidinta tion en Hospitalo, tial ke la ĉambro, en kiu mi ŝin vidis, ne estis tre klara. Mi petis de ŝi, ĉu tio ne estas efiko de la teruro, kiun ŝi havis, vidante mortigi sian fraton. Ŝi certigis, ke, kvankam ŝi estas tre kortuŝita de tiu akcidento, tamen ŝia paleco devenas nur de tio, ke ŝi dum tri monatoj suferis pro mia foresto.

« Ĉi do min amas treege? mi demandis.

— Milfoje pli ol mi povus diri, ŝi respondis.

— Do neniam ci min forlasos, mi aldonis.

— Jes, neniam, ŝi daŭrigis. »

Kaj tiu certigo estis akompanita de tiom da karesoj, de tiom da ĵuroj, ke ŝajnis al mi neeble, ke ja ŝi povu iam ilin forgesi. Mi ĉiam estis konvinkita, ke ŝi estis sincera. Kian motivon ŝi estus havinta por sin falsi ĝis tia grado? Sed ŝi estis ankoraŭ pli malserioza; aŭ prefere ŝi ne estis plu io, kaj eĉ ŝi ne rekonis sin mem, kiam, havante antaŭ siaj okuloj virinojn, kiuj vivas en sufiĉego, ŝi troviĝis en malriĉeco kaj en bezono. Mi estis en antaŭtago, en kiu mi devis havi pro tio lastan pruvon, kiu superiris ĉiujn aliajn, kaj produktis la pli strangan aventuron, kiu iam alvenis al homo havanta mian nobelnaskiĝon kaj mian socirangon.

Ĉar mi sciis, ke ŝi havas tian humoron, mi rapidis la morgaŭan tagon aliri al Parizo. La morto de ŝia frato kaj la neceseco havi tolaĵojn kaj vestojn por ŝi kaj por mi estis tiel bonaj motivoj, ke mi ne bezonis