Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/110

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
107
manon lescaut

kuraĝigis, ke li parolu libere. Post kelkaj ŝanceliĝoj, li komprenigis al mi, ke fremda sinjorego ŝajnis kaptita de granda amo al fraŭlino Manon. La konfuzo de mia sango sin sentigis en ĉiuj miaj vejnoj.

« Ĉu ŝi sentas samon al li? mi interrompis pli rapide, ol ebligis prudento por min sciigi. »

Mia eksciteco lin timigis. Li respondis kun mieno maltrankvila, ke lia sagaceco ne iris tiel malproksimen: sed, rimarkinte, ke de kelkaj tagoj tiu fremdulo venas senmanke en Boulogne’an arbaron, ke li malsupreniras el sia karoso kaj eniras sola en flankan aleon, ŝajnante serĉi okazon por vidi aŭ renkonti la fraŭlinon, li havis ideon, sin kunligi kun liaj servistoj, por ekscii de ili la nomon de ilia mastro, kun kiu ili agas kiel kun itala princo, kaj ke ili mem suspektis ian aman aventuron: li ne povis ricevi aliajn sciigojn, li aldonis tremante, tial ke la princo tiam estis elirinta el arbaro, kaj alpaŝinte al li senfierece, estis petinta de li lian nomon; poste, kvazaŭ li estus diveninta, ke li partoprenas nian servistaron, li lin gratulis, ke li apartenas al la plej ĉarmoplena persono de la tuta mondo.

Mi malpacience atendis la sekvon de tiu rakonto. Li ĝin finis per timoplenaj senkulpigoj, kiuj, laŭ mia opinio, nur estis kaŭzitaj de miaj malprudentaj agitaĵoj. Vane mi lin instigis, ke li daŭrigu, nenion kaŝante. Li al mi certigis, ke li scias nenion plu, kaj ke, ĉar tio, kion li al mi ekrakontis, estis okazinta dum la antaŭa tago, li ne estis revidinta la servitojn de l’princo. Mi lin kuraĝigis ne nur per laŭdoj, sed plie per grava rekompenco: kaj, ne montrante eĉ la plej malgrandan malfidon al Manon, mi al li rekomendis per plej trankvila tono, ke li observu ĉiujn klopodojn de la fremdulo.

Funde lia teruro lasis en mi kruelajn dubojn. Eble ĝi estis kaŭzo, ke li silentis pri parto de vero. Tamen