Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/111

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
108
abato prévost

post kelkaj pripensoj, min tiel forlasis miaj timadoj, ke mi sentis bedaŭron, ĉar mi estis doninta tiun signon de malforteco. Mi ne povis fari al Manon krimon, ke ŝi estas amata. Tre verŝajne ŝi ne konis sian triumfon: kaj kian vivon mi havos, se mi estas kapabla malfermi tiel facile al ĵaluzeco la enirejon de mia koro? La morgaŭan tagon mi revenis Parizon, havante nenian projekton krom rapidigi la progreson de mia fortuno, ludante pli gravajn monsumojn, por ke, estante pli riĉa, mi povu sen malfacileco forlasi Chaillot’on, tuj kiam io ajn min maltrankviligos. Vespere mi eksciis nenion kapablan malutili al mia ripozo. La fremdulo estis reveninta en Boulogne’an arbaron: kaj kredante sin rajtigita, per tio, kio okazis en antaŭtago, alpaŝi al mia konfidenciulo, li parolis al li pri sia amo, sed laŭ terminoj, kiuj konjektis nenian konsenton kun Manon. Li lin demandis pri mil detaloj. Fine li provis lin interesi al siaj projektoj, promesante gravegan rekompencon; kaj eltirinte leteron, kiun li tenis preta, vane al li proponis kelkajn luidorojn, por ke li ĝin donu al sia mastrino.

Du tagoj pasis sen alia okazintaĵo. La tria estis pli ventega. Mi eksciis, revenante el urbo iom malfrue, ke Manon, dum sia promenado, sin disigis momente for de siaj kunulinoj, kaj ke, ĉar la fremdulo, kiu ŝin sekvis laŭ malgrande interspaco, alproksimiĝis al ŝi post signo farita de ŝi, ŝi al li donis leteron, kiun li ricevis kun ĝojoplenaj elmontroj. Sed li havis tempon ilin montri, nur kisante la literojn, ĉar tuje ŝi estis forkurinta. Sed ŝi ŝajnis eksterordinare ĝoja dum restaĵo de l’ tago; kaj de kiam ŝi estis veninta hejmen, tiu humoro ne ŝin forlasis. Kompreneble mi tremetis je ĉia vorto.

« Ĉu vi estas certa, mi diris malĝoje al mia servisto, ke viaj okuloj vin ne erarigis? »