Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/115

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

aĵoj. Sed, ĉar li retrovis facile sian spiritĉeeston, lia respondo, kiun mi opiniis malafabla, al mi perdigis tiun inklinon.

« Fraŭlino, fraŭlino, li diris kun malbonkora rideto, efektive mi malfermas okulojn, kaj mi trovas vin multe malpli novica, ol mi tion figuris al mi. »

Li tuj eliris, ne ĵetinte rigardon al ŝi, kaj aldonante per voĉo mallaŭta, ke francaj ne pli valoras ol italaj virinoj. Nenio min instigis, ke en tiu okazo mi inspiru al li pli bonan ideon pri la bela sekso.

Manon lasis miajn harojn, sin ĵetis en aporseĝon kaj sonorigis la ĉambron per longaj ridegoj. Mi ne kaŝos, ke mi estis tuŝita ĝis fundo de l’koro per ofero, kiu mi povis alkalkuli nur al amo. Tamen la petolaĵo ŝajnis al mi supermezura. Mi ŝin riproĉis pri tio. Ŝi rakontis, ke mia konkuranto, ŝin sieĝadinte dum kalkaj tagoj en Boulogne’a arbaro kaj diveniginte de ŝi siajn sentojn per grimacoj, decidis, ke li faros al ŝi malkaŝitan amkonfeson, akompanitan de lia nomo kaj de ĉiuj liaj titoloj, en letero, kiun li al ŝi donigis per la veturigisto, kiu kondukis ŝin kaj ŝiajn kunulinojn; ke li promesis trans montoj brilan fortunon kaj eternan adoradon; ke ŝi estis reveninta en Chaillot’on, decidinte, ke ŝi konigos al mi tiun aventuron, sed ke, pripensante, ke ni povos eltiri el tio ian amuzaĵon, ŝi ne povis kontraŭbatali sian imagon; ke ŝi donis al la itala princo, per flatanta respondo, la liberecon ŝin vidi en ŝia hejmo, kaj ke ŝi faris al si duan plezuron, min eneregante en sian planon, ne naskiginte en mi eĉ la plej malgrandan suspekton. Mi ne diris al ŝi eĉ unu vorton pri la sciigoj al mi alvenintaj per alia vojo; kaj ebrieco de triumfanta amo ĉion forgesigis al mi.

Mi rimarkis, en mia tuta vivo, ke ĉiam ĉielo elektis, por min frapi de siaj plej dolorigaj punoj, la tempon