Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/116

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

en kiu mia fortuno ŝajnis plej firme starigita. Mi min kredis tiel feliĉa kun amikeco de S-ro de T… kaj kun amemo de Manon, ke neniu estus povinta komprenigi de mi, ke mi estis timonta ian novan malfeliĉon. Tamen unu prepariĝis, tiel pereiga, ke ĝi min malsuprenirigis ĝis la stato, en kiu vi min vidis en Pacy, kaj iom post iom ĝis ekstremoj tiel plorindaj, ke vi malfacile kredos mian fidindan rakonton.

Ian tagon, en kiu ni havis sinjoron de T… kiel kunvespermanĝanton, ni aŭdis bruon de karoso, kiu haltis ĉe la pordo de la gastejo. Scivolo al ni dezirigis koni, kiu povas alveni en tiu horo. Oni diris al mi, ke ĝi estas la juna G… M…, tio estas la filo de nia plej kruela malamiko, de tiu maljuna diboĉulo, kiu metis min en Saint-Lazare’on kaj Manon’on en Hospitalon. Lia nomo suprenirigis ruĝecon al mia vizaĝo.

« Estas ĉielo, kiu lin alkondukas, mi diris al sinjoro de T…, por lin puni pri la malkuraĝeco de lia patro. Li ne min forkuros, antaŭ kiam ni estos mezurintaj niajn spadojn. »

Sinjoro de T…, kiu lin konis kaj kiu eĉ estis unu de liaj plej bonaj amikoj, penadis por prenigi de mi aliajn sentojn al li. Li certigis, ke li estas tre aminda junulo, tute nekapabla esti partopreninto en la ago de lia patro; kaj ke, tuj kiam mi estos vidinta lin dum unu momento, tuj mi donos al li mian estimon kaj petos de li la lian. Post kiam li estis aldoninta mil aferojn laŭdplenajn por li, li petis de mi, ĉu mi konsentus, ke li iros proponi al li, ĉu li volas preni lokon apud ni kaj sin kontentigi per la restaĵo de nia vespermanĝo. Li refutis tiun pripenson, ke estus danĝere por Manon malkovri nian loĝejon al la filo de nia malamiko, ĵurante sur sian honoron kaj sian bonfidon, ke kiam li nin konos, ni ne havos plu pli fervoran defendanton. Post tiaj cert-