Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/128

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

« Kion ci volas de mi? mi diris. Ha! ci estas virino; ci havas sekson, kiun mi malamas kaj kiun mi ne povas toleri. La dolĉeco de cia vizaĝo min ankoraŭ minacas de ia perfido. Eliru, kaj lasu min sola ĉi tie. »

Ŝi faris al mi reverencon, ne kuraĝante diri ion, kaj sin turnis por eliri. Mi krii ŝi haltu.

« Sed almenaŭ sciigu min, mi diris, kial, kiel, pro kiu projekto ci estis sendita ĉi tien? Kiamaniere ci malkovris mian nomon, kaj la lokon, en kiu ci povis min renkonti? »

Ŝi diris, ke de longa tempo ŝi konas sinjoron de G… M…; ke li sendis lakeon por ŝin venigi je la kvina; ke, sekvinte tiun serviston, kiu ŝin estis avertinta, ŝi eniris en grandan domon, en kiu ŝi trovis lin ludantan je pikedo kun beleta sinjorino; kaj ke ambaŭ ŝin komisi ke ŝi donu al mi la leteron, kiun ŝi estis alporttinta, ŝin sciiginte, ke ŝi min trovos en karoso, komence de la strato Saint-André. Mi petis, ĉu ili ne diris ion plu: ŝi respondis ruĝiĝante, ke ili esperigis al ŝi, ke mi prenos ŝin, por ke ŝi sociiĝu kun mi…

« Oni cin erarigis, mi diris. Mia kompatinda knabino, oni cin erarigis. Ci estas virino; do ci bezonas viron: sed ci bezonas viron riĉan kaj feliĉan; kaj ne tie ĉi ci povos lin trovi. Revenu, revenu al sinjoro de G… M… Li havas ĉion, kio taŭgas por esti amata de belulinoj. Li havas meblitajn hotelojn kaj karosojn, por ilin doni. Pri mi, kiu posedas nur amon kaj konstantecon por oferi, virinoj malŝatas mian mizerecon, kaj faras min ludilo de mia simpleco. »

Mi aldonis mil aferojn jen malgajajn jen perfortajn, laŭ ke la pasioj, kiuj min sinsekve agitis, cedis aŭ trimfis. Tamen post kiam mi estis min multe turmentinta, miaj ekscitaĵoj malplifortiĝis sufiĉe por esti anstataŭitaj de kelkaj pripensoj. Mi komparis tiun lastan mal-