Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/129

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

feliĉajon kun la aliaj samspecaj, kiujn mi jam estis suferinta, kaj mi trovis, ke ne estas pli malesperinde en ĉi tiu ol en la unuaj. Mi konis Manon’on: kial min ĉagreni tiele por malfeliĉo, kiun mi devis antaŭvidi? Kial prefere ne klopodi, por serĉi kuracilon? Ne estis tro malfrue. Almenaŭ mi ne devus malŝpari miajn zorgadojn, se mi ne volus min riproĉi, ke per mia malzorgo mi kunhelpis miajn proprajn ĉagrenojn. Pri tio mi ekpenis konsideri ĉiujn rimedojn, kiuj povus malfermi al mi vojon al espero.

Entrepreni ŝin eltiregi perforte el manoj de G… M… estis malespera decido, kiu is inda nur por min pereigi, kaj kiu havis nenian ŝajnon de sukceso. Sed ŝajnis al mi, ke se mi estus povinta havigi al mi la plej mallongan interparolon kun ŝi, mi nepre estus ricevinta ion de ŝia koro; mi tiel bone konis ĉiujn ĝiajn sentemajn lokojn! Mi estis tiel certa, ke mi est amata de ŝi! Tiu strangaĵo mem, t. e. sendi al mi beletan knabinon por min konsoli, mi estus vetinta, ke ĝi devenis de ŝia elpenso, kaj ke ĝi estis efiko de ŝia kompato al miaj ĉagrenoj. Mi decidis, ke mi uzos mian tutan lertecon por ŝin vidi. Inter multenombraj vojoj, kiujn mi ekzamenis unu post la alia, mi haltis sur ĉi tiu: sinjoro de T… jam estis komencinta fari al mi servojn kun tro da amikeco por lasi al mi la plej malgrandan dubon pri lia sincereco kaj lia zorgemo. Mi decidis, ke mi iros al lia hejmo tuje, kaj ke mi lin instigos, ke li venigu G… M…’on, pretekstante gravan aferon. Mi bezonis nur duonon da horo, por paroli kun Manon. Mia projekto estis min enirigi en ŝian ĉambron mem; kaj mi kredis, ke tio estos al mi facila, dum forestado de G… M… Ĉar tiu decido min igis iom trankvila, mi pagis malavare la junulinon, kiu estis ankoraŭ kun mi; kaj por eligi el ŝi deziron reveni al tiuj, kiuj estis ŝin senditaj, mi prenis