Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/140

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

irinta al sia domo por serĉi monon, li profitis lian foreston, por komuniki al mi tre amuzan penson; ke ŝajnas al li, ke mi ne povas min venĝi pli agrable de mia konkuranto, ol manĝante lian vespermanĝon, ol kuŝiĝante tiun nokton mem en la liton, kiun li esperis okupi kun mia amatino; ke tio ŝajnas al li sufiĉe facila, se mi povas dungi tri aŭ kvar virojn sufiĉe maltimajn por aresti lin sur la strato, kaj sufiĉe fidelajn por lin vidgardi ĝis morgaŭ matene; ke, pri li, li promesas, ke li lin amuzprokrastos ankoraŭ dum unu horo almenaŭ per pretekstoj, kiujn li tenas pretaj por kiam li revenos. Mi montris la bileton al Manon, kaj al ŝi konigis la ruzon, kiun mi uzis por min enkonduki libere en ŝian hejmon. Mia elpenso kaj tiu de sinjoro de T… ŝajnis al ŝi mirindaj. Ni ridis pri tio ĝojege dum kelkaj momentoj. Sed kiam mi parolis pri la lasta artifikaĵo kiel pri petolaĵo, mi estis mirigita, ke ŝi insistu serioze ĝin proponi al mi kiel aferon, kies ideo ŝin ravas. Vane mi petis de ŝi, kie ŝi volas, ke mi trovu subite virojn kapablajn aresti G… M…’on, kaj lin gardi fidele. Ŝi diris, ke almenaŭ oni devas tion provi, tial ke sinjoro de T… al ni garantia, ankoraŭ unu horon; kaj por respondi al miaj aliaj kon traŭparoloj, ŝi diris, ke mi fariĝas tirano, kaj havas al ŝi nenian komplezon. Ŝi trovas nenion pli beleta ol tiun projekton.

« Vi havos lian manĝilaron kaj lian vespermanĝaĵon, ŝi ripetis: vi kuŝiĝos en liajn littukojn; kaj morgaŭ tre fruc vi formetos lian amatinon kaj lian monon. Vi estos tre bone venĝita je la patro kaj je la filo. »

Mi cedis al ŝiaj petegoj, malgraŭ la sekretaj movadoj de mia koro, kiuj ŝajnis antaŭmontri malfeliĉan katastrofon. Mi eliris, intencante peti de du aŭ tri korpogardistoj, kun kiuj Lescaut min estis rilatiginta, ke ili prenu sur sin aresti G… M…’on. Mi trovis en lia loĝ-