Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/142

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

al Marcel, ke li dungu fiakron, kaj avertu la veturigiston, ke li troviĝu la morgaŭon antaŭ la pordo, pli true ol la sesa matene. Ŝajne, mi lasis Manon’on je la noktomezo; sed estinte reenirinta senbrue, dank’al helpo de Marcel, mi min preparis okupi la liton de G… M…, kiel mi jam estis okupinta lian lokon ĉe la tablo. Dum tiu tempo nia malbona genio laboris por nin pereigi. Ni estis en deliro de plezuro, kaj la glavo estis pendanta super niaj kapoj. Sed por pli bone komprenigi ĉiujn cirkonstancojn de nia ruino, necese estas klarigi la kaŭzon.

G… M… estis sekvita de lakeo, kiam li estis arest- ita de korpogardistoj. Tiu knabego, terurita pro la aventuro de sia mastro, returneniris forkurante; kaj la unua klopodo, kiun li faris por lin helpi, estis averti la maljunan G... M...’on pri tio, kio okazis. Tiel malgajiga novaĵo ne povis ne lin multe timigi. Li havis nur tiun filon; kaj lia ardo estis tre viva por lia aĝo. Li volis unue, ke la lakeo al li konigu ĉion, kion lia filo estis farinta dum la tagmezo: ĉu li disputis kun iu, ĉu li partoprenis la disputon de alia, ĉu li troviĝis en malbonfama domo? Tiu servisto, kiu kredis sian mastron en grandega danĝero, kaj imagis, ke li devas nenion kaŝi, se li volas doni al li helpadon, malkovris ĉion, kion li konis, pri lia amo al Manon, kaj pri la elspezo de li farita por ŝi; la manieron laŭ kiu li pasig gmezon en ŝia domo ĝis la naŭa ĉirkaŭe, lian eliron kaj la malfeliĉon de lia reveno. Tio sufiĉis, por ke la maljunulo suspektu, ke la afero de lia filo estas ama afero. Kvankam estis almenaŭ duono de la dekunua vespere, tamen li ne ŝanceliĝis, kaj aliris tuj al lia polica leŭtenanta Moŝto. Li petis de li, ke li donigu specialajn ordonojn al ĉiuj rotoj de l’urbogardistaro; kaj petinte de li unu taĉmenton por lin akompani, li alkuris la strato, sur kiu lia filo estis arestit li vizitis ĉiujn lokojn de la