Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/143

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

urbo, en kiuj li esperis lin trovi; kaj ne povinte malkovri liajn postsignojn, li sin kondukigis ĝis la domo de lia amatino, en kiun li figuris al si, ke eble li estas reveninta.

Mi estis ekenlitiĝonta, kiam li alvenis. Ĉar la pordo de la ĉambro estis fermita, mi ne aŭdis, ke iu estis frapinta sur la pordon al la strato. Li eniris, sekvite de du pafarkistoj, kaj sin informinte neutile, kio fariĝas lia filo, li havis deziron vidi lian amatinon, por eltiri el ŝi iom da lumo. Li supreniras al la apartamento, ĉiam akompanata de siaj pafarkistoj. Ni estis pretaj enlitiĝi: li malfermas la pordon, kaj frostigas nian sangon per sia vidiĝo.

« Ho dio! li estas la maljuna G… M…, mi diras al Manon. »

Mi saltas al mia spado. Ĉi bedaŭrinde estis em embarasita kun mia glavzono. La pafarkistoj, kiuj vidis mian ekmovon, tuj alproksimiĝis por min ekkapti. Viro en ĉemizo estas sen kontraŭbataleco. Ili forprenis de mi ĉiujn rimedojn taŭgajn por min defendi.

G… M…, kvankam konfuzita de tiu vidaĵo, tamen ne prokrastis min rekoni. Li pli facile ankoraŭ rekonis Manon’on.

« Ĉu tio estas iluzio, li diris nepetole; ĉu mi ne vidas kavaliron des Grieux kaj Manon’on Lescaut? »

Mi estis tiel kolerega pro honto kaj doloro, ke mi faris nenian respondon. Dum kelka tempo li ŝajnis ruli diversajn pensojn en sia kapo; kaj kvazaŭ ili subite estus ekbruligintaj lian koleron, li ekkriis, sin turnante al mi:

«Ha! kulpulo, mi estas certa, ke vi mortigis mian filon! »

Tia insulto min forte incitegis.

« Maljuna krimulo, mi respondis kun fiereco, se mi