Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/147

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

malfeliĉa junulo, de kiu oni deprenas ĉion, kion li amas, eble vi opinius min pardonebla, ĉar mi serĉis la plezuron de malgrava vengeto, aŭ prefere vi kredus min sufiĉe punita per la ofendego, kiun mi ricevis antaŭ momento. Vi bezonos nek malliberejon nek turmentegojn por devigi de mi, ke mi malkovru en kiu loko estas sinjoro via filo. Li estas senriska. Mia intenco estis nek malutili al li, nek vin ofendi. Mi estas preta nomi al vi la lokon, en kiu li pasigas nokton trankvile, se vi faras komplezon doni al ni liberecon. »

Ne nur tiu maljuna tigro ne estis kortuŝita de mia petego, sed li turnis al mi dorson ridante. Li nur eligis kelkajn vortojn, por al mi komprenigi, ke li konis nian projekton de ĝia deveno. Pri tio, kio koncernas lian filon, li aldonis, ke li retroviĝos sufiĉe frue, tial ke mi ne lin mortigis.

« Lin konduku al la malgranda Chatelet, li diris al pafarkistoj, kaj zorgu, ke la kavaliro ne vin forlasu. Li estas ruzulo, kiu jam forkuris for de Saint-Lazare… »

Li eliris, kaj min lasis en stato, kiun vi ne povas imagi.

« Ho ĉielo, mi ekkriis, mi ricevos submetite ĉiujn batojn, kiuj věnas de via mano; sed krima fripono havu potencon agi kun mi per tia tiraneco, tio min ĵetas en plej grandan malesperon! »

La pafarkistoj petis de ni, ke ni ne ilin atendigu pli longatempe. Ili havis karoson antaŭ la pordo. Mi prezentis manon al Manon, por ŝin helpi en malsupreniro.

« Venu, mia kara reĝino, mi diris; venu vin submeti sub la kruelecon de via sorto. Eble plaĉos al ĉielo nin fari iam feliĉaj. »

Ni eliris en la sama karoso. Ŝi metis sin en miajn brakojn. Mi ne estis aŭdinta ŝin elparolantan unu vorton,