Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

do lia rakonto, al kiu, ĝis la fino, mi miksis nenion, kio ne devenas de li.

« Mi estis deksepjara, kaj mi finis miajn studadojn de filozofio en Amiens[1], kien miaj gepatroj, kiuj apartenis al unu el la plej nobelaj familioj de P..., min estis sendintaj. Mi havis vivmanieron tiel saĝan kaj tiel bone ordigitan, ke miaj majstroj min prezentis kiel modelon al la kolegio. Tamen mi ne eksterordinare penadis por meriti tiun laŭdon; sed mi havas karakteron nature mildan kaj trankvilan; mi estis tre atenta al la studado per inklino; kaj oni kalkulis ĉe mi kiel virtojn nur signojn de natura antipatio al la malvirto. Mia nobelnaskiĝo, la sukceso de miaj studadoj kaj kelkaj eksteraj agrablaĵoj min konigis kaj estimigis de ĉiuj honestaj homoj de la urbo. Mi finis miajn publikajn ekzercadojn meze de aprobo tiel ĝenerala, ke lia episkopa Moŝto, kiu ĉeestis ĉe ili, proponis al mi, ke mi eniru en Eklezian profesion, en kiu, li diris, mi nepre altiros al mi pli da distingaĵoj ol en la ordeno de Malte[2], al kiu min difinis miaj gepatroj. Jam ili portigis de mi la krucon kaj nomon de kavaliro des Grieux. Ĉar alvenis libertempo, mi min preparis por reveni al mia patro, kiu al mi promesis, ke baldaŭ li min sendos al akademio. Forlasante Amiens’on, mi bedaŭris nur unu aferon: lasi en ĝi amikon, kun kiu mi ĉiam estis simpatiege kunligita. Li estis pli maljuna ol mi je kelkaj jaroj. Ni estis edukitaj kune; sed, ĉar la riĉeco de lia familio estis tre malgranda, li estis devigita sin turni al Eklezia profesio kaj resti en Amiens, dum mi ĝin forlasis, por fari en tiu urbo la studadojn,

  1. Elparolu: Amien.
  2. Elparolu: Malt’.