Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kiuj konvenas kun tiu profesio. Li havis mil bonajn kvalitojn. En la sekvo de mia historio, vi lin konos per la plej bonaj el ili, kaj precipe per sindonemo kaj malavareco por amiko, kiuj superas la plej famajn ekzemplojn de antikveco. Se tiam mi estus obeinta liajn konsilojn, mi ĉiam estus restinta saĝa kaj feliĉa. Se almenaŭ mi estus profitinta liajn riproĉojn, en la profundegaĵo en kiun miaj pasioj min fortiris, mi el la drono de mia riĉeco kaj de mia bonfamo estus savinta ian perditaĵon. Sed li nenian frukton ricevis de liaj zorgadoj, krom la ĉagreno, kiun li sentis, vidante ilin neutilaj kaj kelkafoje malafable rekompensitaj de maldankulo, kiu ofendiĝis pro ili kaj ilin konsideris kiel altrudaĵojn.

Mi estis markinta la tagon por mia foriro el Amiens. Ho ve! kial mi ne markis la antaŭtagon? Mi estus portinta al mia patro mian tutan senkulpecon. La hieraŭon de tago, en kiu mi estis elironta el tiu urbo,

mi promenadis kun mia amiko, kiu nomiĝis Tiberge[1], kiam ni vidis alvenantan la publikan veturilon de Arras[2], kaj ni ĝin sekvis ĝis la enveturejo, en kiu maljungiĝas tiuj veturiloj. Ni havis neniun alian motivon de scivolo. El ĝi eliris kelkaj virinoj, kiuj foriris tuje. Sed unu restis, tre juna, kiu haltis sola en la korto, dum viro iom maljuna, kiu ŝajnis utili al ŝi kiel zorganto, klopodis por eltirigi el korboj ŝian pakaĵon. Ŝi ŝajnis al mi tiel ĉarma, ke mi, kiu ĝis nun neniam pensis al la diferenco de seksoj kaj neniam estis rigardinta knabinon iom atente, mi, diras mi, kies prudenton kaj konvenecon admiris ĉiuj homoj, tuj mi fariĝis flamiĝanta ĝis frenezeco. Mi estis kutime treege timema kaj facile timigebla:

  1. Elparolu: Tiberg’
  2. Elparolu: Aras.