Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/151

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sin ema fari al mi servon pro mia nobelnaskiĝo kaj mia juneco. Mi provis rekomendi al li Manon’on, kaj mi parolis laŭde pri ŝia dolĉeco kaj ŝia bona natureco. Li respondis ridante, ke li ne ŝin vidis ankoraŭ, se ke oni ŝin prezentis kiel danĝeran personinon. Tiu vorto tiel ekscitis mian amemon, ke mi diris mil pasiplenajn aferojn, por defendi mian plendindan amatinon: eĉ mi ne povis malhelpi, ke mi ne verŝis kelkajn larmojn. Li ordonis, ke oni min rekonduku al mia ĉambro.

« Amo! amo! ekkriis tiu grava magistrato, vidante min elirantan, ĉu neniam vi paciĝos kun saĝeco? »

Mi estis malĝoje enprofundiĝanta en miajn ideojn, kaj pripensanta pri la interparolo, kiun mi estis havinta kun lia polica generalleǔtenanta Moŝto, kiam mi aŭdis, ke la pordo de mia ĉambro malfermiĝas: estis mia patro. Kvankam mi devis esti duone preparita por tiu vidaĵo, tial ke mi ĝin atendis post kelkaj tagoj pli poste, tamen mi estis tiel forte korfrapita, ke mi estus rapidiginta min ĝis fundo de tero, se ĝi estus malfermiĝinta sub miaj piedoj. Mi iris lin kisi kun ĉiuj signoj de grandega konfuzo. Li sidiĝis, antaŭ kiam nek li nek mi estis ankoraŭ malfermintaj la buŝon.

Ĉar mi restis staranta kun okuloj mallevitaj, kun kapo malkovrita:

« Sidiĝu, sinjoro, li diris severtone; sidiĝu. Dank’al la skandalo de via vivado kaj de viaj friponaĵoj, mi malkovris la lokon de via loĝejo. Havas kiel utilon merito tia, kia la via, ke ĝi ne povas resti kaŝita. Vi iras al famo per neerariga vojo. Mi esperas, ke ĝia limo estos baldaŭ la placo de Grève[1], kaj ke efektive vi havos gloron esti almetita sur ĝi al la admiro de ĉiuj homoj. »

  1. Elparolu: Grev’.