Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/153

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tre amema kaj tre respektema al vi, kiu ne forlasis, kiel vi pensas, honoron kaj devon, kaj kiu estas milfoje pli plendinda ol vi povas imagi. »

Finante tiujn parolojn, mi lasis fali kelkajn larmojn. Patra koro estas la ĉefverko de la naturo; ĝi regas en ĝi, se oni povas tiel paroli, kun komplezo, kaj reguligas mem ĉiujn ĝiajn risortojn. La mia, kiu estis krom tio, spritulo kaj delikatulo, estis tiel kortuŝita de la formo donita de mi al miaj senkulpigoj, ke li ne sin sufiĉe regis por kaŝi tiun ŝanĝiĝon.

« Venu, mia kompatinda kavaliro, li diris, venu min kisi: ci inspiras al mi kompaton. »

Mi lin kisis. Li min brakpremis per maniero tia, ke mi facile juĝis tion, kio okazis en lia koro.

« Sed kian rimedon ni uzos, li rediris, por cin eltiri el tiu loko? Klarigu al mi ĉiujn ciajn aferojn, nenion al mi kaŝante. »

Ĉar reale troviĝis en la kuneco de mia tuta konduto nenio, kio min povas absolute malhonori, almenaŭ se oni ĝin mezurus laŭ la vivmaniero de mondumaj junuloj, ĉar, en la jarcento en kiu ni estas, estas konsideritaj kiel malnoblaĵo nek amatino nek iom da lerteco por altiri al si fortunon en ludado, mi sincere rakontis detale al mia patro la vivadon de mi plenumitan. Al ĉia kulpo, pri kiu mi faris konfeson, mi zorgis aldoni famajn ekzemplojn, por de ĝi malprigrandigi la honton.

« Mi vivas kun virino, mi diris, ne estante alligita al ŝi per geedzaj ceremonioj: sed lia duka Moŝto de… pagas la lukson de du amatinoj antaŭ okuloj de tuta Parizo. De dek jaroj, sinjoro de… havas unu malrajtulinon, kiun li amas kun fideleco, kiun li neniam montris por sia edzino. La du trionoj inter la francaj junuloj sin honoras, havante unu litkunulinon. Mi uzis en ludado kelkajn artifikaĵojn: sed lia markiza Moŝto