Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/155

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

de G… M… Li trovis lin kun lia filo, al kiu la korpogardisto honeste estis redoninta liberecon. Mi neniam konis la detalojn de ilia interparolado: sed estis tro facile ilin juĝi, dank’ al iliaj mortigaj efikoj. Ili aliris kune (mi diras: la du patroj) al lia polica generalleǔtenanta Moŝto, de kiu ili petis du favorojn: la unua, min tuje elirigi el Chatelet; la alia, malliberigi Manon’ on dum la restaĵo de ŝiaj tagoj, aŭ ŝin sendi en Amerikon. En tiu tempo oni komencis enŝipigi al Mississipi multajn ekstersociajn homojn. Lia polica generalleǔtenanto donis al ili sian parolon, ke li marveturigos Manon’on per la unua elironta ŝipo. Sinjoro de G… M… kaj mia patro venis tuj kune min alporti la novaĵon pri mia libereco. Sinjoro de G… M… faris al mi ĝentilan komplimenton pri la estintaj fariĝoj; kaj min gratulinte pri la feliĉo, kiun mi havas, havante tian patron, li min admonis, ke mi de nun profitu liajn konsilojn kaj liajn ekzemplojn. Mia patro ordonis, ke mi petu senkulpigojn pri la pretendita insulto, kiun mi faris al lia familio, kaj ke mi lin danku, ĉar li klopodis kun li pro mia liberigo. Ni eliris kune, ne dirante unu vorton pri mia amatino. Mi ne kuraĝis paroli pri ŝi kun la karcergardistoj en ilia ĉeesto. Ho ve! miaj malĝojaj rekomendoj estus estintaj tute senutilaj! La kruela ordono estis veninta samtempe kun tiu de mia liberigo. Tiu malfeliĉa knabino estis kondukita post unu horo al Hospitalo, por en ĝi esti kunligita kun kelkaj aliaj malfeliĉulinoj, kondamnitaj toleri la saman sorton. Ĉar mia patro min devigis lin sekvi al la domo, en kiu li prenis loĝejon, estis preskaŭ la sesa vespere, kiam mi trovis momenton por realiri al Chatelet. Mi intencis nur havigi al Manon kelkajn trinkaĵojn kaj ŝin rekomendi al là pordisto; ĉar mi ne esperis, ke la libereco šin vidi estos al mi donita. Same mi ne ankoraŭ