Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/159

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

li estis havinta ĉagrenon ne scii, en kiun lokon mi rifuĝis, kaj ke li deziris min vidi rapide por doni la solan konsilon, per kiu laŭ ŝajno mi povus esperi ŝanĝojn en la sorto de Manon, sed konsilon tiel danĝeroplenan, ke li petis, ke mi kaŝu eterne lian partoprenon en ĝi: ĝi estis, elekti kelkajn bravulojn, kiuj havus kuraĝon ataki la gardistojn de Manon, kiam ili estos elirintaj el Parizo kun ŝi. Li ne atendis, ke mi parolu pri mia malriĉeco.

« Jen estas cent monpistoloj, li diris, prezentante lian monujon, kiuj povos eble utili al vi. Vi ilin redonos kiam fortuno estos restariginta viajn aferojn. »

Li aldonis, ke, se la zorgo pri lia bonfamo estus permesinta, ke li entreprenu mem la liberigon de mia amatino, li estus proponinta sian brakon kaj sian spadon.

Tiu grandega malavareco min kortuŝis ĝis larmoj. Mi uzis, por montri mian dankemon la tutan vivegecon, kiun mia malĝojeco lasis al mi ankoraŭ. Mi petis de li, ĉu nenio estas esperebla per la vojo de propetoj al la polica generalleǔtenanto. Li diris, ke li pensis al tio; sed li kredas, ke tiu rimedo estas neutila, tial ke tianatura favoro ne povas esti petita sen motivoj; kaj li ne tre bone vidas, kian motivon oni povas uzi, por igi gravan kaj potencan personon propetanto en ĝi; ke se oni povas esperi ion en tiu flanko, tio povas fariĝi nur ŝanĝigante la senton de sinjoro de G… M… aŭ de mia patro, kaj ilin admonante, ke ili petu mem de lia polica generalleûtenanta Moŝto, ke li eksigu sian sentencon. Li proponis al mi, ke li faros ĉiujn siajn penadojn por gajni la junan G… M…’on, kvankam li kredas lin iom malvarmigita por li, pro iaj suspektoj, kiujn li havis pri li, okaze de nia afero; kaj li min admonis, ke de mia flanko mi nenion forgesu, por fleksi la spiriton de mia patro.