Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/167

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Li senutile multe penadis por min instigi, ke mi revenu Parizon. Mi petis de li, ke li lasu min sekvi miajn decidojn, kaj ke li min tuje forlasu; ĉar mi timis, ke la pafarkistoj daŭrigos kredi, ke mia decido estas ilin ataki.

Mi iris sola al ili per malrapida paŝado kun vizaĝo tiel malĝojega, ke ili devis trovi nenion timindan en mia alproksimiĝo.

« Rekuraĝigu vin, sinjoroj, mi diris, alirante al ili mi ne alportas al vi militon; mi venas peti de vi favoron. »

Mi petis de ili, ke ili daŭrigu sian vojaĝon ne malfidante; kaj mi ilin sciigis, dum la marŝado, pri la favoro, kiun mi esperis de ili. Ili konsiliĝis inter si, laŭ kia maniero ili devas akcepti tiun proponon. La ĉefo de la bando prenis parolon por la aliaj. Li respondis, ke la ordonoj, kiujn ili havis pri la observado al siaj kaptitinoj, estas severegaj; sed ke mi ŝajnis tiel beleta junulo, ke li kaj liaj kunuloj iomete malstreĉos sian devon; sed ke mi devas kompreni, ke tio kostos al mi iom da mono. Restis al mi ĉirkaŭ dekkvino da monpistoloj: kompreneble mi diris al ili el kio konsistis la enhavo de mia monujo.

« Nu, diris la pafarkisto, ni agos malavare. Al vi kostos unu horo unu skudon por interparoli kun ia ajn el niaj knabinoj, kiu plej plaĉos al vi: tio estas la prezaro en Parizo. »

Mi ne estis parolinta al ili speciale pri Manon, ĉar mi ne intencis, ke ili konu mian pasion. Ili unue imagis, ke tio estas junula fantazio, kiu min instigis serĉi iom da tempopasigo kun unu el tiuj kreitaĵoj: sed kiam ili kredis ekvidi, ke mi estas amanta, ili tiel forte pligrandigis la prezon, ke mia monujo troviĝis elĉerpita,